Elektoepiskoplando Majenco

elektoepisklando en la Sankta Romia Imperio (780-1803)
(Alidirektita el Elektoepiskopujo Majenco)

La Elektoepiskopujo MajencoElektoprinclando Majenco, germane KurmainzErzstift und Kurfürstentum Mainz, estis unu el la plej gravaj princlandoj de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco. La ĉefepiskopo de Majenco apartenis, kune kun tiuj de Treviro kaj Kolonjo al la tri ekleziaj princelektistoj. Kune kun la kvar neekleziaj princelektistoj, la palastgrafo ĉe Rejno, la margrafo de Brandenburgio, la duko de Saksio kaj la reĝo de Bohemio ili rajtis elekti la germanajn reĝojn.

Elektoprinclando Majenco
Plena origina nomo:
germane Kurfürstentum Mainz, Kurmainz
latine 
Electoratus Moguntinus'
7801803

ŝtato de Sankta Romia Imperio • historia lando • eksa administra teritoria unuo • Elektoprinclando • ŝtato
Geografio
Mapo el la 18-a jarcento pri Elekto-Majenco
Mapo el la 18-a jarcento pri Elekto-Majenco
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Frankonio Duklando Frankonio
Postsekvaj ŝtatoj:
Mont-Tonnerre Mont-Tonnerre
Princlando Aschaffenburg Princlando Aschaffenburg
Grandduklando Hesio Grandduklando Hesio
Duklando Nassau Duklando Nassau
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Blazono de la Elektoepiskopujo kun la "majenca rado"

Elektoprinclando kompare kun episkopujo redakti

La ĉefepiskopo de Majenco havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo-elektisto kaj reganto (ŝtatestro) de la elektoprinclando. En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia ĉefepiskopujo (ĉefdiocezo, arĥidiocezo). Tiu episkopujo havis alian teritorion ol la princlando mem.

La ĉefepiskopujo estis unu konektita teritorio kun la urbo Majenco kiel centro. Kontraste al tio, la elektoprinclando Majenco estis aro da pluraj, disaj teritorioj, interŝutitaj inter aliaj landetoj de la Sankta Romia Imperio. Inter la plej gravaj partoj de la elektoprinclando estis:

  • la "Malsupra princĉefepiskopujo" (germane das Untere Erzstift): la urbo Majenco kaj ĉirkaŭa regiono
  • la "Supra princĉefepiskopujo" (germane das Obere Erzstift): la urbo Aschaffenburg kaj ĉirkaŭa regiono ĉe la supro de la rivero Main [majn]
  • pli nord-oriente la urbo Erfurt kaj ĉirkaŭo
  • pli nord-nord-oriente la regiono "Eichsfeld" (proksimume hodiaŭ distrikto Eichsfeld)

La du orientaj eksklavoj Erfurto kaj Eichsfeld estis post Reformacio kaj Kontraŭreformacio katolikaj fortocentroj ĉirkaŭitaj de plejparte protestantaj landoj. Ĝis en la tempo de GDR kaj hodiaŭ ilia katolika prego havas gravan influon.