Elektra gitaro

La elektra gitaro estas muzikilo de la familio de la gitaroj, kies sono estas elektronike amplifata. Ĝi estas kordinstrumento, do la sono estas farita mane de la vibrado de la kordoj, kiel en la gitaro, sed estas transformita al elektraj signaloj per la ago de la magnetaj sonpreniloj (en la plejparto de la modeloj).

Ekzemplo de elektra gitaro

La elektraj signaloj povas esti aŭ nur amplifataj aŭ modifataj per diversaj efektoj. Poste la fina signalo estas ludata per amplifilo.

Dank' al sona potenco kaj eblo de elektronika modifo de diversaj karakteroj de la sonkoloro, estas elektraj gitaroj uzataj precipe en diversaj ĝenroj de rokmuziko, popmuziko, bluso kaj ĵazo, sed oni uzas elektran gitaron ankaŭ en aliaj muzikĝenroj.

Modeloj de gitaroj redakti

Masivaj gitaroj redakti

Estas gitaroj de konstruado masiva, ne enhavas keston de akustika resonanco, kaj ĝia natura sono estas malmulte intensa. Ili estas plej multe ŝatata de muzikistoj kiuj bezonas aldoni sonajn efektojn (precipe distordon) kaj estas pli multe uzata en muzikstiloj derivitaj de rokmuziko kiel ekzemple metalroko. La modeloj plej konataj inter la masivaj gitaroj estas Fender Telecaster kaj Stratocaster, Gibson Les Paul, kaj ankaŭ la gitaroj Ibanez, Jackson, Washburn, tre ofte uzataj en la metalroko.

Elektro-akustikaj gitaroj redakti

 
Moonlander, Lee Ranaldo, Sonic Youth, Yuri Landman, 2007

Estas gitaroj kiuj enhavas keston de akustika resonanco, ĝia grandeco estas relative pli granda ol la masivaj kaj ĝia natura sono estas ankaŭ pli intensa. Estas gitaroj pli multe uzataj sen aldonado de efektoj kaj estas preferataj de muzikistoj de ĵazo kaj tradicia bluso.

Inter elektraj gitaroj tre konata marko estas Fender Telecaster.

Gitaristoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti