Elektra kontrabaso

Elektra kontrabasoe-kontrabaso estas elektra basinstrumento kun mezuro (1/2, 3/4, 4/4) de kontrabaso. La konstrumaniero ebligas ludi kontrabason kun la kutima kordolongeco, sed sen ties volumena korpo, i.a. por eviti transporproblemojn. Ĉar elektra kontrabaso konsistas plejofte nur el plilongigita piedo kaj la kolo inkluzive la kordoj, ponto ktp., la sonprenado kaj transformado en elektraj signaloj okazas piezokeramike aŭ elektromagnete trans amplifilo kun laŭtparolilo.

5-korda elektra kontrabaso Aria SWB 02/5

Ekde la 1960-aj jaroj oni konstruis malsamajn elektrajn kontrabasojn kun malgrandaj sonkorpoj aŭ elektrogitarecajn elektrajn kontrabasojn.

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « E-Kontrabass » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3587963 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)