Elektrokardiografio

Elektrokardiografio (EKG), laŭ la signifo "elektra korotema grafikaĵo", estas la registro de la sumo de la elektraj aktivecoj de ĉiuj fibroj de la miokardio, la kora muskolo. La ekrana aŭ papera rezulto de la mezuro sekve nomiĝas "elektrokardiografiaĵo" – en multaj naciaj lingvoj kutimas ekvivalento al la neologismo "elektrokardiogramo", sed ĉar tute ne temas pri "gramo", do iurilate pri pezo, la neologismo evitindas cele al malhelpo de plej eventualaj miskomprenoj.

skema bildigo de elektrokardiografiaĵo kun indikoj
normala 12-kanala elektrokardiografiaĵo

Antaŭ ĉiu kontrakto de la miokardio ekzistas nerva elektra ekcitiĝo, kiu en normala kazo originas en la sinusa nodo kaj pere de la kora ekscitotransporta sistemo atingas ĉiujn korajn muskoloĉelojn. La elektraj ŝanĝoj je elektraj potencialoj en la unuopaj koraj ĉeloj percepteblas ĉe la korpa surfaco, kaj eblas registri ilin per metalaj registriloj aplikitaj al manaj kaj piedaj artikoj, kiuj per dratoj konektiĝis al elektra registra aparato.

Rezultiĝas ĉiam ripetiĝanta bildo de la elektra kora aktiveco. Per la elektrokardiografio dedukteblas multaj informoj pri karakterizaĵoj kaj malsanoj de la koro. Tamen atentendas, ke la elektrokardiografio nur respegulas la elektran aktivecon de la koro, ne la kvanton de fakta elĵeto je sango.

Historio redakti

Dum la jaro 1843 la italo Carlo Matteucci ekkonis per eksperimentoj je kolombaj koroj, ke la kora aktiveco baziĝas je elektraj fenomenoj. Dum 1882 la fizeologo Augustus Desiré Waller ĉe sia hundo unuafoje sukcesis produkti elektrokardiografion, metante ties kvar piedojn en likvaĵojn el arĝenta klorido. Kvin jarojn pli poste, li prezentis unuan aparaton por tio.

 
frua formo de elektrokardiografio: manoj kaj piedoj de la pacientoj metiĝis en salozan akvon, por dedukti la elektrajn impulsojn de la koro

Dum la jaro 1903 la nederlandano Willem Einthoven evoluigis la homan elektrokardiografion en formo teknike pli-malpli komparebla al la hodiaŭa stato. Dum la komencaj jaroj, manoj kaj piedoj de la pacientoj metiĝis en salozan akvon, por dedukti la elektrajn impulsojn de la koro, kiuj en la korpo disradias al brakoj kaj kruroj. Nur dum la 1940-aj jaroj por la registro de la koraj elektraj impulsoj ekuziĝis metalaj platetoj aplikitaj al manaj kaj piedaj artikoj, kiuj per dratoj konektiĝis al elektra registra aparato.

La elektrokardiografio estas sendolora, senoperacia, ĉiam ripetebla kaj preskaŭ ĉie aplikebla ekzamena tekniko.

Per ĝi dedukteblas la korbata frekvenco kaj ritmo, la korositua tipo, kaj la elektra aktivecoj kaj de la atrioj kaj de la ventrikloj. La tekniko esencas por la diagnozado de kororitmaj perturboj kiel ekstraj korbatoj ("ekstraj sistoloj") kaj de perturboj de la ekscitotransportado kaj -etendiĝo (ekzemple la diversaj specoj de ekscitotransportaj blokiĝoj). Ankaŭ por la diagnozado de korinfarkto kaj la klasifikado de ties diversaj specoj la aparato nemalhaveblas. Tamen por trovo de diagnozo ĉiam necesas kombini la rezulton de la elektrokardiografio kun la korpa ekzameno kaj suma klinika impreso de la paciento – neniam permeseblas sole fidi je la teknika informo.

Vidu ankaŭ redakti