Elektronika pieda kateno

Elektronika pieda kateno (elektronika maleola kateno, elektronika hejma arestilo) estas aparato por kontrolado, kiun devas surporti la kodamnitaj personoj ĉe la pieda maleolo. Se la kondamnito forlasas la difinitan lokon (ofte nur la hejmon) aŭ damaĝas ĝin, la elektronika pieda kateno anoncas pri tio la policon, tiel ĝi servas hejman areston. En la Usono en 2006 oni kontrolis elektronike ĉ. 100.000 personojn.

Laŭ spertoj en Usono, unu enprizonigito kostas 35$ po tago, dum persono kun elektronika kateno averaĝe nur 7$ po tago. La rehabilita procento kun elektronika kateno super 70%.

La elektronika pieda kateno havas varianton en Usono, kiu anoncas, se kondamnito tro proksimiĝas al difinita loko. Plia varianto (provoj ekde 2007) kontaktas la haŭton kaj tiel povas pruvi konsumadon de alkoholaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti