Elektroreta komunikado

La Powerline Line Communication (PLC) (elektroreta komunikado) signifas eblon pri datentransmisio tra la kutima elektra reto.

Avantaĝo de la teknologio estas la uzebleco de la ekzistantaj elektraj retoj, tio estas la sistemo ne bezonas kromajn kablojn. Malavantaĝoj de la teknologio estas la relativa malrapido de la datentrafiko kaj la elsenditaj elektromagnetaj frekvencoj. Ĉar dum funkciado de la sistemo, ĝi perturbas la mikroondan datentrafikon, amatoraj radiofoni-amikoj kaj timantoj de la radia elektrosmogo ekprotestis.

Oni uzis tiun sistemon ekz. por alterni trafikajn lampojn, inter nokta kaj taga kurento ktp. Por tio oni uzis longajn ondojn.