Elektra skutilo estas du- aŭ trirada veturilo, uzanta elektromotoron por veturi. Ankaŭ ekzistas "akva elektra skutilo" (variaĵo de elektroboato) kaj "subakva elektra skutilo" – elektraj veturiloj por moviĝi sur kaj sub la akvosurfaco konforme.

Elektroskotero, Zero Motorcycles
Elektroskotero

Energia fonto redakti

Kiel energia fonto en la elektra skutilo oni uzas elektran akumulatoron aŭ hidrogenan fuelpilon. Al la komenco de 2009 absoluta plimulto de la elektraj skutiloj uzas litia-jonanplumban akumulatoron (pli etpreza varianto). Meza tempo de ŝargado, bezonata por plena ŝargo, estas 4-8 horoj. Distanco, veturata je unu ŝargo, estas de 30 ĝis 150 km.

Produktantoj redakti

Ĉefan parton de la elektraj skutiloj oni produktas en Ĉinio kaj landoj de Azio, kaj tie ekspluatiĝas. Ekz. al la komenco de 2009 en Vjetnamio ekspluatiĝas proksimume 22 milionoj da skutiloj ĉe 85 milionoj da loĝantaro.

En 2008 en Hindio oni vendis ĉ. 100 mil elektrajn skutilojn.

Ĉinio en 2008 vendis ĉ. 21 milionoj da elektraj duradaj veturiloj.

Kresko de produktado de la elektraj skutiloj kaj plimultigo de kvanto de firmaoj de produktantoj okazas ĉi-momente tro rapide, pro kio ne eblas difini gvidanton.

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj redakti

Avantaĝoj kompare kun la benzina skutilo

Malavantaĝoj kompare kun la benzina skutilo

  • Alta komenca prezo
  • Malpli longa distanco post unu ŝargado
  • Pli longa tempo de ŝargado

Historio redakti

  • En 1860-aj jaroj aperas unuaj mencioj pri patentoj por elektromotorcikloj
  • En 1911 estis faritaj eksperimentaj specimenoj
  • La unua seria elektra skutilo estis farita de kompanio "Peugeot" en 1996 sub la titolo "Scoot'Elec". Povumo de ĉi-aparato konsistigis 2,8 KW (4 ĈP).
  • En 2007 motorciklo "Killacycle", uzanta litia-jonan baterion, fiksis la novan mondrekordon de rapideco sur distanco ¼ mejloj, kiuj ĝi veturis dum 7.824 s (270 km/h) en Fenikso, Usono.

Vidu ankaŭ redakti