Elemér Gyetvai [djetvai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyetvai Elemér estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono, trejnisto.

Elemér Gyetvai
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1927 (1927-07-12)
en Kisterenye
Morto 18-an de marto 1993 (1993-03-18) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto • sporta trejnisto
vdr

Elemér Gyetvai[1] naskiĝis la 12-an de julio 1927 en Kisterenye, li mortis la 18-an de marto 1993 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Elemér Gyetvai inter 1945-1960 estis tablotenisisto en diversaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono sepfoje inter 1955-1960 unuoble, virduope aŭ teame, dum samtempe li apartenis al la hungara nacia teamo. Li estis mondĉampiono en 1952 teame, krome eŭropa ĉampiono en 1958 same teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1961, poste li estis trejnisto du jarojn en Indonezio, pli poste en Budapeŝto. Li ricevis premion en 1955.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti