Elemér Nagy (arkitekto)
Elemér NAGY [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Elemér estis hungara arkitekto, profesoro.
Elemér Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1928 en Sopron |
Morto | 3-an de septembro 1985 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Elemér Nagy [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1928 en Sopron. Li mortis la 3-an de septembro 1985 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Elemér Nagy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1951. Post siaj studoj li restis samloke por instrui. Inter 1960-1964 li instruis ankaŭ en la Industriarta Altlernejo. Ekde 1962 li forlasis la teknikuniversitaton kaj li projektis konstruaĵojn en diversaj ŝtataj laborejoj. En 1983 li iĝis ĉefinĝeniero-ĉefarkitekto. En 1968 li ricevis premion.
Elektitaj libroj redakti
- Le Corbusier (1969)
- Magyar építészet 1945 – 1970 (1972)
- Mai építészeti irányzatok és a magyar realitások (1984)
- Az építő Kós Károly (1995)
Elektitaj projektoj redakti
- kolegio en Szombathely (1966)
- aliaj 2 kolegioj en Szombathely (1975, 1976)
- rezidejo por la bulgara ambasadoro (1980)