Elfa Kanto (japane: エルフェンリート [Erufen Rīto], germane: Elfen Lied) estas mangao, kreita de Okamoto Linn, kaj animeo, bazita sur la unua duono da la mangao. Malgraŭ la nomo en la verkoj tute ne temas pri elfoj, sed en la temo aperas germana kanto Elfenlied. Pro tio ili estas disvastigitaj sub la germanlingva titolo Elfen Lied.

Elfa Kanto
Originala titolo Elfen Lied
エルフェンリート
[Erufen Rīto]
Ĝenro sciencfikcio, haremo, eĉio, hororo, tragedio
Por kiu sejnen
Mangao
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Aŭtoro Okamoto Linn
Magazino Weekly Young Jump
Aperdatoj 6a de junio 2002 —
25a de aŭgusto 2005
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Kambe Mamoru
Studio(j) Arms
Televidaj retoj AT-X
Aperdatoj 25a de julio 2004 —
17a de oktobro 2004
Epizodoj 13
Animeo (OVA)
10.5: Regenschauer
Reĝisoro(j) Kambe Mamoru
Studio(j) Arms
Aperdatoj 21a de aprilo 2005
Epizodoj 1
Daŭro 25 min.
vdr

Intrigo redakti

Junulo Kota alvenas en la urbon, kie loĝas lia kuzino Juko, por studi. Li enloĝiĝas en la neuzatan hotelon, apartenanta al la familio de Juko. Kota kaj Juko trovas junulinon senkonscie kuŝanta sur la plaĝo, ŝi nenion memoras kaj povas diri nenion krom la sono "nju!" (にゅう!). Ili restigas ŝin en la hotelo kaj zorgas pri ŝi. Tamen el paraleloj scenoj la spektanto ekscias, ke ŝi apartenas al danĝera specio nomata diklonius kaj la organizado, okupiĝanta pri diklonius-oj, provas serĉi kaj mortigi ŝin. Kota kaj Juko renkontas pli da junulinojn, kiuj ne havas lokon por loĝi, kaj permesas ilin loĝi en la hotelo.

Dikloniusoj redakti

Diklonius estas nova specio de animalo, kiu naskiĝas de homo. Ĝi povas esti la proksima fazo de evoluismo. Diklonius diferencas de homo per kornetojn sur kapo kaj per ekzisto de "vektoroj". Vektoroj estas nevideblaj manoj kun tre egaj forteco kaj longeco. Diklonius regas siajn vektorojn, kiel homoj regas manojn, ĝi povas plilongigi ilin ĝis maksimuma longeco de kelkoj metroj. La maksimuma longeco dependas de individuo. La forto de la vektoroj permesas al diklonius levi ege pezajn objektojn kaj rompi homon korpon sen peno. Timante la potencon de diklonius-oj oni kreis la specialan grupon, kiu mortigas diklonius-ojn tuj post nasko, kaj esploras tiujn, kiujn ne mortigis. Diklonius-oj generiĝas per stranga maniero: kiam vektoro de diklonius tuŝas homon, la homo infektiĝas per speciala viruso. La gefiloj de la homoj, infektitaj per tiu viruso, naskiĝas estante diklonius.

Ĉefaj roluloj redakti

  • Kota (耕太 [Kōta])
Sejuo — Suzuki Ĉihiro; Nabatame Hitomi (infanece)

Kota estas ĉefa heroo de la animeo, nigrahara junulo. Li ne memoras sian patrinon, en infaneco li vivis kun sia patro kaj edukis sian malpliaĝan fratinon Kanae. Koto estas tre helpema, pro kio li hastas helpi al ĉiu, kiun li vidas en malfeliĉo. En sia hejmo li enloĝigas multajn junulinojn, kiuj ne havas loĝlokon. Samtempe li estas nedecidema kaj ofte ne povas kompreni siajn sentojn. Ekde infaneco li ŝatas bestojn kaj pentri pejzaĝojn.

  • Nju/Lusi (にゅう/ルーシー [Njū/Rūŝī])
Sejuo — Kobajaŝi Sanae

Ŝi estas ĉefa heroino, diklonius, kiu aspektas kiel bela junulino kun longaj rozaj haroj kaj malgrandaj kornetoj sur la kapo. Ene de ŝi estas du personoj kaj ŝi iĝas unu el ili depende de situacio. Tiuj du personoj havas tute kontrastaj karakteroj. La unua — Nju — estas amema, bonkora, helpema junulino kun infana intelekto. Kota trovas ŝin senkonscia sur la plaĝo kaj aziligas ŝin. Tiam ŝi tute ne scipovis paroli, ĉar ankoraŭ scias neniun lingvon. Ŝi nur prononcadis "nju", pro kio oni nomis ŝin tiel. Dum ĉefoj agoj de la rakonto ŝi lernas paroli, labori en la hejmo kaj simile. Ŝia origina persono nomiĝas Lusi. Kontraste al Nju, Lusi aspektas malice, normale parolas kaj sen heziti mortigas homojn kaj aliajn diklonius-ojn. En infaneco aliaj infanoj mokis ŝin pro ŝiaj kornetoj. Kiam ŝi unue uzis sian teruran forton, mortiginte geknabojn por mem-defendo, ŝi iĝis persekutata de la socio. Malesperante je la homoj ŝi komencis malami ilin. Fine oni kaptis ŝin kaj ŝi pasigis multajn jarojn alforĝita per ĉenoj en laboratorio. Fine ŝi eskapis, murdinte amason de homoj. Dum la eskapo pugno frapis kontraŭ ŝtalan maskon sur ŝia kapo. La animaj traŭmoj kune kun la fizika rezultigas la aperon de dua persono en ŝia cerbo. Tiu persono — Nju — estas pli ofta stato, en kiu ŝi vivas post la eskapo, sed en danĝeraj situacioj aperas Lusi, kutime alportante malfeliĉon al tiuj, al kiuj malfortunas esti apude dum tio momento.

  • Juka (ユカ [Juka])
Sejuo — Noto Mamiko

Kuzino de Kota, ekde infaneco enamiĝinta al li kaj revanta edziĝi kun li. Ŝi loĝis kun patrino, kiu permesis al Koto loĝi en ŝia neuzata hotelo. Juka transloĝiĝas en tiun hotelon por esti pli proksime al Kota kaj helpi lin zorgi pri junulinoj, kiujn Kota aziligis en la hotelo.

  • Maju (マユ [Maju])
Sejuo — Hagiŭara Emiko

Knabino, fuĝinta el sia hejmo pro seksa perforto, farinta de sia duonpatro. Post longa vagado Maju decidas mortigi sin, sed restas por zorgi pri hundeto, kiun ŝi renkontis dum sia vagado. Kota kaj Juko aziligas ŝin kaj la hundon, post kio la deziro vivi revenas al ŝi.

  • Nana (ナナ [Nana])
Sejuo — Macuoka Juki

Diklonius, kiu havas la aĝon de malpli ol ok jaroj, sed aspektas kiel junulino pro sia mutacio. En la animeo ŝi havas ruĝ-rozajn harojn, en la mangao — la violajn. Ekde nasko Nana estis en la laboratorio, kie ŝi estis objekto de senĉesaj eksperimentoj. Ŝia nomo "Nana" signifas "(numero) sep", kiel oni nomas ŝin en la laboratorio. Malgraŭ ke ŝi estas diklonius, ŝi estas bonkora kaj ne ŝatas mortigi nek homojn, nek aliajn diklonius-ojn. Oni ordonas al Nana mortigi diklonius-on Lusi, kaj ŝi perdas ĉiujn siajn brakojn kaj krurojn dum batalo kontraŭ ŝi. Post tio direktoro Kurama kaŝe liberigas ŝin, donante al ŝi protezojn, kiujn ŝi uzas per siaj "vektoroj". Ankaŭ Nana estis aziligita de Koto kaj Juka.

  • Kurama (蔵間 [Kurama])
Sejuo — Hosoj Osamu

Direktoro de la laboratorio, kie oni esploras diklonius-ojn. Helpis al Nana ne senmensiĝi pro la aĉaj eksperimentoj, donante al ŝi moralan subtenon, pro kio ŝi rigardas lin kiel sian patron.

Eksteraj ligiloj redakti