Eliška Krásnohorská

ĉeĥa poetino kaj tradukistino

Eliška KRÁSNOHORSKÁ, propranome Alžběta Pechová (naskiĝis la 18-an de novembro 1847 en Praha - mortis la 26-an de novembro 1926 en Praha) estis ĉeĥa poetino kaj tradukistino.

Eliška Krásnohorská
Persona informo
Naskonomo Alžběta Pechová
Naskiĝo 18-an de novembro 1847 (1847-11-18)
en Prago
Morto 26-an de novembro 1926 (1926-11-26) (79-jaraĝa)
en Nova Urbo
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥapolarusaangla vd
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Familio
Gefratoj Josef Pech • Jindřich Pech • Adolf Pech • Juliana Pallová vd
Profesio
Alia nomo Eliška Krásnohorská • T. Dvorská vd
Okupo verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • libretisto • poeto • literaturkritikisto • tradukisto • redaktisto • instruisto vd
Laborkampo poezioliteraturoprozolibretoaŭtobiografio • translating activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eliška Krásnohorská

Ŝia frato Jindřich Pech estis muzika komponisto, sed ilia patro nur simpla metiisto. Post lia morto en 1867 la familio translokiĝis al Plzeň. La verkistino suferis dum la tuta vivo de reŭmatismo. Ŝi laboris en la ĉeĥa movado por la rajtoj de virino, meritis pri fondo de knabina gimnazio Minerva, kontribuis per siaj poemoj al multaj gazetoj, verkis studojn pri la gravaj ĉeĥaj literaturistoj kaj enĉeĥigis verkojn de Mickiewicz (Sinjoro Tadeo), Puŝkin (Boris Godunov) kaj Byron (Childe Harold).

Verkoj redakti

  • Ze Šumavy (El Bohema arbaro)
  • K slovanskému jihu (Al la slava sudo)
  • Vlaštovičky (Hirundetoj)
  • Bajky velkých (Fabloj de grandpersonoj)
  • Svéhlavička (Obstinulinjo)