Elisha GRAY estis usonano, elektroinĝeniero, fondinto de Okcidenta Elektra Industri-Firmao.

Elisha Gray
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1835 (1835-08-02)
en Barnesville
Morto 21-an de januaro 1901 (1901-01-21) (65-jaraĝa)
en Newtonville, Kantono Middlesex (Masaĉuseco)
Tombo Rosehill Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Oberlin College
Subskribo Elisha Gray
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Elisha Harold Gray. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Gray.

Biografio redakti

Gray naskiĝis en la 2-a de aŭgusto 1835 en Barnesville (Ohio). Liaj gepatroj estis kvakeroj. Li frue interesiĝis pri elektroniko kaj lernis diversajn metiojn. En 1865 li inventis relajson por telegrafo, post 2 jaroj li jam havis ankaŭ la patenton. Poste li translokiĝis al Cleveland, baldaŭe en Ĉikagon. En 1870 Gray evoluigis literoskriban telegrafon. En 1874 li publikigis "konatajn melodiojn tra telegrafodrato". Poste li inventis la telefonon, sed per minutoj li malfruiĝis, kaj Alexander Graham Bell ricevis la tiaman gloron. Dum la vivo li havis 70 patentojn. Li mortis en la 21-an de januaro 1901.