Elita trupo (filmo)
Tropa de Elite - portugale, en Esperanto "Elita trupo" - estas brazila kineja filmo el la jaro 2007. Ĝin realigis la reĝisoro José Padilha. Temas - tre resume - pri la laboro de BOPE, speciala unuo de la armea polico de Rio-de-Ĵanejro. La filmo baziĝas sur la libro Elite da Tropa de la brazila sociologo Luiz Eduardo Soares kaj de du eksaj anoj de la unuo, André Batista kaj Rodrigo Pimentel.
Elita trupo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Tropa de Elite |
Produktadlando | Brazilo |
Originala lingvo | portugala |
Kina aperdato | 2007 |
Daŭro | 118 minutoj |
Kameraado | Lula Carvalho |
Reĝisoro(j) | José Padilha |
Produktisto(j) | James D'Arcy • Marcos Prado • José Padilha |
Scenaro | Bráulio Mantovani |
Filmita en | Rio-de-Ĵanejro |
Loko de rakonto | Rio-de-Ĵanejro |
Muziko de | Pedro Bromfman |
Honorigoj | Ora Urso |
IMDb | |
La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2008 gajnis la kino-premion Ora Urso.