Elizabeth BLOUNT (n. ĉirkaŭ 1502, m. 1539 aŭ 1540), konita kiel "Bessie Blount", estis kromvirino de Henriko la 8-a (Anglio).

Elizabeth Blount
Persona informo
Elizabeth Blount
Naskiĝo ĉirkaŭ 1502
en Kinlet, Shropshire
Morto 1539 aŭ 1540
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Patro John Blount vd
Patrino Catherine Pershall vd
Edz(in)o Edward Clinton, 1st Earl of Lincoln • Gilbert Tailboys, 1st Baron Tailboys of Kyme vd
Amkunulo Henriko la 8-a vd
Infanoj Henry Fitzroy • Elizabeth Tailboys, 4th Baroness Tailboys of Kyme • Robert Tailboys, 3rd Baron Tailboys of Kyme • Lady Katharine Clinton • George Tailboys, 2nd Baron Tailboys of Kyme • Lady Margaret Clinton • Bridget Clinton vd
Profesio
Okupo honordamo • aristokrato • royal mistress vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gepatroj redakti

Ŝi estis filino de kavaliro John Blount kaj Catherine Pershall de Bridgnorth, Shropshire. En 1513 ŝia patro akompanis Henrikon la 8-an al Francio kiam tiu militis kontraŭ Ludoviko la 12-a (Francio).

Vivo redakti

Kiel juna knabino Elizabeth eniris la sekvantaron de Katerino de Aragono, la unua edzino de Henriko la 8-a. Ĉirkaŭ 1514 ŝi iĝis kromvirino de la reĝo, kaj ilia amafero daŭris plurajn jarojn. La 15-an de junio 1519 ŝi naskis Henry Fitzroy (1-a duko de Richmond kaj Somerset), la sola nelegitima filo de la reĝo kiun tiu oficiale agnoskis. Nelonge post tio Henriko komencis amaferon kun Mary Boleyn.

En 1522 Henriko kaj lia ĉefministro Thomas Wolsey aranĝis avantaĝan edzigon de Elizabeth al Gilbert Tailboys (1-a barono Tailboys de Kyme), kaj ŝi kaj ŝia edzo ricevis donacojn de la reĝo. Gilbert Tailboys mortis en 1530 kaj Elizabeth trovis sin riĉa vidvino kun bienoj en Lincolnshire. Inter 1533 kaj 1535 ŝi edziĝis al najbara bienisto, Edward Clinton (1-a grafo de Lincoln). Mallonge Elizabeth aniĝis al la sekvantaro de Anna de Kleve, la kvara edzino de Henriko la 8-a, sed ŝi forlasis sian postenon pro malsano. Laŭdire Elizabeth mortis pro ftizo.

Idoj redakti

Krom Henry Fitzroy, Elizabeth naskis ses idojn:

  • Elizabeth kaj Gilbert Tailboys havis:
  • Elizabeth kaj Edward Clinton havis:
    • Bridget (n. ĉirkaŭ 1536), kiu edziĝis al Robert Dymoke (1531-1580) kiu mortis en karcero pro romkatolikismo
    • Katherine (ĉ.1538-1621), kiu edziĝis al William Burgh (2-a lordo Burgh)
    • Margaret (n. ĉ.1539), kiu edziĝis al Charles Willoughby (2-a barono Willoughby de Parham)