Ellen Johnson Sirleaf

Ellen Johnson SIRLEAF [elen ĝonson serlif] (naskiĝinta la 29-an de oktobro 1938 en Monrovio) estas politikistino de Liberio. Ŝi estas la gvidanto de la Liberala Partio de Liberio kaj estis prezidento de Liberio de januaro 2006 ĝis januaro 2018 kiam ŝin sukcedis George Weah.  Ŝi fariĝis la unua rekte elektita ina ŝtatestro de afrika lando. Kune kun Tawakkul Karman kaj Leymah Gbowee, ŝi ricevis la Nobel-pacpremion 2011 kun la instigo "por ilia neperforta lukto por virina sekureco kaj virinaj rajtoj al plena partopreno en packonstrua laboro".

Ellen Johnson Sirleaf
Nobel-premiito
Persona informo
Ellen Johnson-Sirleaf
Naskiĝo 29-an de oktobro 1938
en Liberio Monrovio, Liberio
Religio Metodismo
Lingvoj angla vd
Loĝloko VaŝingtonoNajrobioMonrovio vd
Ŝtataneco Liberio vd
Alma mater Universitato de Kolorado ĉe BoulderUniversitato Harvard • John F. Kennedy School of Government • College of West Africa • Madison Business College • Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Universitato de Koloradio vd
Partio Partio de Unueco
Subskribo Ellen Johnson Sirleaf
Familio
Edz(in)o nekonata valoro vd
Infanoj 3
Parencoj Retta vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • entreprenisto • verkisto vd
24-a Prezidanto de Liberio
Dum 16-a de januaro 200622-a de januaro 2018
Vicprezidento Joseph Boakai
Antaŭulo Gyude Bryant
Sekvanto George Weah
Ministro de financoj de Liberio
Dum 1979 – 1980
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politika kariero redakti

Ŝi servis kiel ŝtatsekretario de financoj (inter 1972 kaj 1978) sub prezidento William Tolbert kaj poste ministro pri financoj inter 1979 kaj 1980.

En 1985 ŝi estis kondamnita al 10 jaroj da malliberejo pro opozicio al la registaro de Samuel Doe kiu okazigis ribelon en la jaro 1980. Tamen ŝi sukcesis forlasi la landon. Sirleaf estas ofte referata kiel Fera Fraŭlino.

Inter 2006 kaj 2018.ŝi estis prezidento kaj elektita kiel unua virina ŝtatestro en Afriko.

Honoroj redakti

 
Tawakkul Karman , Leymah Gbowee kaj Ellen Johnson Sirleaf rilate al la donado de la Nobel-premio pri paco en 2011.

La 7-an de oktobro 2011 ŝi ricevas la Nobel-premion pri paco, kune kun samlanda aktivulino Leymah Gbowee kaj la jemena defendantino pri homaj rajtoj Tawakkul Karman.

Ŝi ricevis ankaŭ la premion Ibrahim por Afrika Gvidado en 2017.

Ŝi diplomiĝis ĉe la universitato de Harvard, Usono.

Publikaĵoj redakti

  • The Child Will Be Great, eld.Harper, 2009 (ISBN 978-0061353482)

Eksteraj ligiloj redakti