klasa simbolo

vidu en la skemo maldekstre

Boataj mezuroj
longo: 6,00 m
larĝo: 2,30 m
vela areo (sume): 23,6 m²
Ceteraj informoj
velŝipa klaso: internacia, olimpika en 2012

La velŝipa klaso Elliott 6m estas grupo da normigitaj velŝipoj. Kiel ĉiuj velŝipaj klasoj ĝi havas la klasan simbolon en la granda velo - simboligon de la litero E kaj la cifero 6.

skemo
pluraj Elliott 6m-ŝipoj nevelopretaj

En novembro 2008 la Internacia Velada Federacio (International Sailing Federation, ISAF) deklaris ĝin nova olimpika klaso de virinoj por la Somera Olimpiko 2012 en Londono. La olimpika regatto okazas en Weymouth (Dorset).

En la kunsido de la federacio ISAF de la 7-a de majo 2011 la klaso Elliott 6m ekde la jaro 2016 denove elpreniĝis el la olimpika programo.[1]

La kila ŝipo en 2000 konceptiĝis fare de la novzelandano Greg Elliott kaj post multaj regattoj en 2008 modifiĝis. La rigilaro kaj vela areo kompare al la orgina modelo estis ŝanĝitaj tiel ke tri velantoj kun suma pezo de maksimume 205 kilogramoj povas regi ĝin en pli forta vento. Ekde la modifo ankaŭ estas la ebleco ŝanĝi la fiksan kilon al levebla aŭ tute forprenebla.

La unuaj modifitaj ŝipoj de la klaso produktiĝis de la ĉina firmao McConaghy. Unuafoje en ISAF-konkurso la modifitaj ŝipoj konkuris en 2009 kadre de la regatto Kieler Woche de la nordgermana urbo Kilo.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti