Ellrich

komunumo en Turingio, Germanio

Ellrich estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordhausen de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 5492 loĝantojn.

Ellrich
Blazono
Ellrich (Germanio)
Ellrich (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Nordhausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036332
Poŝtkodo 99755
Aŭtomobila kodo NDH
Oficiala Municipokodo 16062005
Politiko
Komunumestro Matthias Ehrhold
Adreso de la administrejo Salzstraße 8
Demografio
Loĝantaro 5492 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 35′ N, 10° 40′ O (mapo)51.58555555555610.668055555556Koordinatoj: 51° 35′ N, 10° 40′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 255 m
Areo 69,42 km²
vdr

Geografio redakti

 
kirko Sankta Mario

La urbo situas ĉe la rivero Zorge ĉe la suda rando de Harco rekte ĉe la landlimo je Malsupra Saksio. La urboparto Sülzhayn troviĝas je 3 km nordoriente de la kerno urba havante multajn sanatoriojn parte situanta ĉe arbarrando. Jen aliaj urbopartoj de Ellrich: Appenrode, Cleysingen, Gudersleben, Rothesütte, Werna, Woffleben.

Historio redakti

La unua endokumenta mencio (Alarici) estis en 876. Diversaj nomformoj (Alariche, 1229 Elreke, 1229 Elrike) etimologie koneksiĝas kun la malnovsaksa vorto alira/elira por alno kaj la mezmalsupragermana vorto reke por heĝo. En la jaro 1268 Ellrich ricevis la urbajn rajtojn kaj en 1332 la privilegon fari proprajn monerojn. Fajrego de 1627, dum kiu malkonstruitis multaj konstruaĵoj (ekz. la Johano-kirko, la urbodomo, la monerfarejo), estingis ankaŭ multajn homajn vivojn.

En 1938 dum Kristala nokto detruitis sinagogon konstruitan en 1730. La monerfarejo poste ne plu rekonstruitis. Ekde 1869 la urbo ĝojas pri propra stacidomo. Dum la Tria regno ekzistis terura punlaborejo apud la stacidomo (Juliushütte). Dum la Malvarma milito estis inter Ellrich kaj Walkenried unu el la plej gravaj fervojaj landlimpasejo inter libera Germanlando kaj komunisma GDR.

Industrioj redakti

Dum GDR situas la konata ekskluziva modvestaĵfirmao VEB Eldamo en Ellrich kies produktoj en internaciaj foiroj ofte premiitis. Samtempe estis en Ellrich firmao pri normala, ĉiutaga profesivestaĵaro. La apud Ellrich situantaj gipstavoloj ankaŭ ekspluatitis. En la urbo ekzistis ekster tio gisejo, haktranĉilfirmao kaj fabriko pri plankaj supraĵoj Nordbau specialigita je gimnastikejoj kaj lernejoj.

Vidindaĵoj redakti

Elstaruloj kun ligo al Ellrich redakti