Els Segadors

Els Segadors ("La Agristoj") estas la nuntempa oficiala himno de Katalunujo. Ĝia origino troviĝas en la Kataluna Agrista milito (Guerra dels Segadors), dum la 18a jarcento.

Els Segadors
La Agristoj
“Els Segadors”
nacia himno
lando Katalunujo
kantoteksto Emili Guanyavents, 1899
muziko Francesc Alió, 1892
ekde 1993
muzika ekzemplo
"Els Segadors"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
Instrumenta registrado de la himno

La nuntempa teksto estas de Emili Guanyavents kaj estis skribita la jaron 1899.

Troviĝas eroj elĉerpitaj de la parola tradicio jam antaŭe enkolektitaj de la verkisto kaj filozofo Manuel Milà i Fontanals la jaron 1882. La muzika versio kreis Francesc Alió, kiu ĝin komponis dum 1892 per adaptiĝo de melodio al la kanto jam ekzistanta. Eblas diveni antaŭ la himno praan kanton el la kataluna ribelo de 1640: la milito de la katalunoj kontraŭ la reĝo Filipo la 4-a, kie la agristoj ĉefrolis gravajn epizodojn.

La himno estas alvoko por defendi la liberecon de la teritorio.

Laŭ leĝo de la Parlamento de Katalunujo la 25-an de februaro 1993, Els Segadors Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine fariĝis nacia himno de Katalunujo.

Himno redakti

Orginala versio de Els Segadors,
de la Orfeó Català, ĉirkaŭ 1900
Els Segadors (katalune)
Catalunya triomfant,
tornarà a ser rica i plena.
Endarrera aquesta gent
tan ufana i tan superba.
Tornada:
Bon cop de falç!
Bon cop de falç, defensors de la terra!
Bon cop de falç!
Ara és hora, segadors.
Ara és hora d'estar alerta.
Per quan vingui un altre juny,
esmolem ben bé les eines.
Tornada
Que tremoli l'enemic,
en veient la nostra ensenya.
Com fem caure espigues d'or,
quan convé seguem cadenes.
Tornada
La Agristoj (Esperanta traduko)
Katalunujo triumfanta
riĉos kaj abundos.
Forpelu tiujn homojn,[1]
kiuj estas tiom vantaj kaj tiom arogantaj.
Rekantaĵo:
Bona bato per la serpo!
Bona bato per la serpo, defandantoj de la tero!
Bona bato per la serpo!
Nun estas tempo, agristoj.
Nun estas tempo por atenti.
Por kiam venas alia junio,[2]
ni tranĉu la ilojn bone.
Rekantaĵo
Lasu la malamikon tremi,
vidante nian simbolon.
Same kiel ni tranĉas niajn kultivaĵojn,
kiam estas tempo ni tranĉos la ĉenojn.[3]
Rekantaĵo

Referencoj redakti

  1. "Tiuj homoj" estas la subpremantoj de la kataluna popolo, kiu tiutempe invadis Katalunujon
  2. La milito de agristoj, kiun la kanto aludas, okazis dum julio.
  3. La verbo en la kataluna orginalo—seguem—estas de la sama radiko kiel segadors; tio signifas, ke ili tranĉas la ĉenojn kaj la kultivaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti