Elsdorf (Malsupra Saksio)

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Elsdorf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2009 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Elsdorf
Blazono
Elsdorf (Malsupra Saksio) (Germanio)
Elsdorf (Malsupra Saksio) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Zeven
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04281, 04282, 04286
Poŝtkodo 27404
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 2730
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357013
Subdivido 10 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Heinrich Willenbrock
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Markt 4
27404 Zeven
Demografio
Loĝantaro 2009 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 15′ N, 9° 21′ O (mapo)53.24259.3505555555556Koordinatoj: 53° 15′ N, 9° 21′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 19 m
Areo 49,01 km²
Oficiala retejo http://www.zeven.de
vdr

Trafiko redakti

Elsdorf (Malsupra Saksio) per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojo  , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj redakti