Emília Aranyváry

ARANYVÁRY Emília [aranjvari] (naskiĝis la 11-an de junio 1839 en Peŝto, mortis depost 1868) estis hungara baletisto, la unua hungara koreografo kaj primabalerino.

Emília Aranyváry
Emília Aranyváry
Emília Aranyváry
Persona informo
Naskonomo Aranyváry Emília
Naskiĝo la  11-an de junio 1839(nun 1839-06-11)
en Hungario Peŝto (Hungario)
Morto depost 1868
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo koreografo • baleta dancisto
vdr

Emília Aranyváry lernis baleton unue en Germana Teatro en Peŝto, poste en Vieno, fine en Parizo. Ŝi debutis en 1848 en la Nacia Teatro en Peŝto. Ekde 1850 ŝi apartenis al Théatre Lyrique en Parizo, baldaŭ ŝi dancis en Vieno kaj Peŝto (en la lasta urbo inter 1854-1859). En la sekvaj jaroj ŝi dancis en diversaj hungaraj provincaj urboj. En 1860 ŝi aliĝis al trupo de Mihály Havi kaj la trupo faris spektaklojn ĉefe eksterlande. Lastfoje alvenis famo pri ŝi en 1868 en Parmo. Ŝi faris la unuan gloran hungaran baletan eraon.

Elektitaj roloj redakti

Ŝia koreografaĵo redakti

  • Emília Aranyváry - Franz Doppler: Toborzók - la unua hungara koreografaĵo

Fontoj redakti