Emília Lemouton
Emília Lemouton [lemuton], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lemouton Emília estis hungara tradukisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Adorján Boldizsárné (ŝia edzo estis Boldizsár Adorján).
Emília Lemouton | |
---|---|
Emília Lemouton (desegnaĵo de Miklós Barabás, 1845) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 22-an de marto 1824 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 22-an de januaro 1869 en Gortvakisfalud (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara • franca • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • tradukisto |
Emília Lemouton[1] naskiĝis la 22-an de marto 1824 en Pest (urbo), ŝi mortis la 22-an de januaro 1869 en Gortvakisfalud.
Biografio redakti
Patro de Emília Lemouton estis franca instruisto en Reĝa Universitato de Pest. Emília estis edukita en sia naskiĝurbo. Ŝi komencis kontribui en gazeto Pesti Divatlap en 1844, krome ŝi komencis eldoni tradukaĵojn el verkoj de Ŝekspiro. Post 2 jaroj ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi vivis plu province, kie ŝi jam ne okupiĝis pri literaturo. Ŝi naskis 3 gefilojn inter 1852-1854, ŝi vidviĝis en 1867.
Ŝiaj Ŝekspir-tradukaĵoj redakti
- A szélvész (1845)
- A két veronai nemes (1845)
- A windsori víg nők (1845)
- Viola (1845)
- Szeget szeggel (1845)