Emília Nirschy
Emília Nirschy [nirŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nirschy Emília estis hungara baletisto, baletinstruisto.
Emília Nirschy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1889 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de oktobro 1976 (87-jaraĝa) en Grasse |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Emília Nirschy [1] naskiĝis la 26-an de majo 1889 en Budapeŝto, ŝi mortis la 6-an de oktobro 1976 en Francio en Grasse.
Biografio redakti
Emília Nirschy komence lernis baleton hejme, poste en Baleta Instituto. Ŝi aliĝis al baleta trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1901, kie ŝi debutis post 5 jaroj. Inter 1906-1920 ŝi estis la unua balerino. En la jaro 1911 ŝi dancadis en Londono. En 1917 ŝi establis propran baletlernejon, kie ŝi instruis ĝis 1928. En 1920 ŝi dancadis en Berlino, kie ŝi suferis akcidenton. Escepte ŝi dufoje dancadis en 1923 en Budapeŝto kaj en la sekva jaro en Vieno. En 1923 ŝi edziniĝis en la dua fojo, en 1937 ŝi sekvis sian edzon, kiu estis franca diplomato en diversaj landoj. Ekde 1955 ĝismorte ili vivis en Francio.
Elektitaj baletaj roloj redakti
- Guerra: Magyar táncegyveleg (1906) - debuto
- Guerra: Művészfurfang - Tiktek
- Zöbisch: A rózsa lelke - junulino
- Campilli-Léo Delibes: Coppélia - Swanilda
- Zöbisch-Béla Bartók: A fából faragott királyfi (Reĝido skulptita el ligno, 1917) - reĝidino (ĉefrolo)
Elektitaj lernantoj de Nirschy redakti
Ŝia libro redakti
- A művészi tánc. 10 képpel (Budapeŝto, 1918) - la unua hubgara baleta libro [2]
Memorigiloj redakti
- ĉambro en Baleta Instituto