Emanuel Reicher

germana aktoro kaj reĝisoro (1849 - 1924)

Emanuel Reicher (naskiĝis la 18-an de junio 1849 en Bochnia, mortis la 15-an de majo 1924 en Berlino) estis aŭstra-germana aktoro kaj reĝisoro. Kiel disĉiplo de Otto Brahm li reprezentis la novigan, naturalisman skolon. La aŭstra teatra kritikisto Herrman Bahr titolis lin edukpatro de germana teatra arto.

Emanuel Reicher
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1849 (1849-06-18)
en Bochnia
Morto 15-an de majo 1924 (1924-05-15) (74-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Hedwig Reicher-Kindermann
Infanoj Hedwiga Reicher • Frank Reicher
Okupo
Okupo esperantisto • teatra aktoro
vdr

Vivo redakti

Reicher estis filo de advokato kaj plenkreskiĝis en Krakovo, kie li vizitis gimnazion. Jam kiel gimnaziano Emanuel Reicher distingiĝis kiel aktora talento. Sub pseŭdonimo li debutis en 1853 en Bärenraiters Gartentheater (Ĝardena Teatro de Bärenraiter). Ekde 1857 li ludis sur scenejoj en Trnava, Győr, Sibiu kaj aliaj urboj, ekde 1870 en Gmunden kaj Vieno. Per granda ambicio kaj diligenteco li alstrebis ekzemplodonan esprimplenecon kaj baldaŭ li apartenis al la plej eminentaj, esprimkapablaj aktoroj en Germanio.

Post lia debuto en Munkeno en la jaro 1873 kaj la sursceniĝo en tiea Rezideja Teatro li ludis ĉe Hamburga kaj Viena Urbaj Teatroj  kaj en 1877 ĉe Oldenburga Korta Teatro. Pro la lokaj sukcesoj li kontraktis je la Rezideja Teatro de Berlino. Tie li akiris famon de unu el plej bonaj germanaj interpretantoj de Ŝekspiro. De Reĝa Korta Teatro (1890–1892) li venis al Lessing-Teatro (1892–1894 kaj 1904–1914), kiun gvidis Otto Brahm. Krome Reicher transprenis la gvidon de la tiea teatra edukejo. Kiel instruisto de nova generacio de germanaj aktoroj li rifuzis ĉian manieron de virtuozeco, sed li subtenis kaj kuraĝigis junajn talentojn.

Ekde 1889 Reicher apartenis al la fondintoj de la teatra socio "Libera Scenejo", gvidita de Otto Brahm. Jürgen Kasten, teatra kaj filmsciencisto, skribis,ke „ĉi tie estis luditaj dum unufojaj fermitaj prezentadoj la modernaj dramoj de Ibsen, Hauptmann kaj Strindberg, ofte ankoraŭ malpermesitaj de cenzuro“. Kasten karakterizas la aktoran signifon de Reicher tiele: „Per sia nuancita ludmaniero, akcentanta individuigitan mienan-gestan detalon, li estis unu el la gravaj protagonistoj de naturalisma teatro. Grava estis por li la „Vero de esprimo“, kiu devus havi la sekvon, ke la spektanton kaptas la iluzio, vidi „realajn homojn“.[1]

1894–1904 Reicher ludis ĉe Germana Teatro. Kelkaj el liaj brilaj roloj ests: titola rolulo en la premiero de Florian Geyer de Hauptmann (1896), la patro en Liebelei (flirto) de Schnitzler (1896), Herodo en Salomeo de Wilde (1902), la aktoro en Nokta Azilo de Gorki (1903), d-ro Schön en Erdgeist (Fantomo) de Wedekind (1902), la titola rolulo en König Nicolo (Reĝo Nikolo, 1903) de Wedekind kaj la teatra direktoro Hassenreuther en Die Ratten (La ratoj) de Hauptmann (Usono 1911, Lessing-Teatro).

En la filmo Heimat und Fremde (Hejmloko kaj fremdloko) li ludis kune kun sia filo Ernst.

Poste li transloĝiĝis al Usono, kie lin surprizis la unua mondmilito.[2] Kiel direktoro de la Nov-Jorka Teatro-Gildo li propagandis la novan stilon de la germana teatra arto.

En 1923 li revenis al Germanio kaj gastrolis je la Rezideja Teatro kaj Renesancteatro en Berlino.

Reicher estis edzo de la opera kantistino Hedwig Kindermann. Ili havis la filon Frank (1875–1965). Post eksgeedziĝo la paro denove volis geedziĝi, sed ŝi mortis. La dua edzino de Reicher en 1883 fariĝis la aktorino Lina Harf. Nakiiĝis la infanoj Hedwiga (1884–1971), Ernst (1885–1936) kaj Elly Reicher (nask. 1893). Ĉiuj infanoj fariĝis geaktoroj.

La lasta ripozejo de Emanuel Reicher troviĝas en Berlino sur la tombejo Südwestkirchhof Stahnsdorf.

Esperanto redakti

La kulmino en lia esperantista vivo estis la enscenigo de Ifigenio en Taŭrido de Goethe en la Reĝa Kortega Teatro (hodiaŭ Semper-Operejo) en Dresdeno en 1908 dum la 4a Universala Kongreso, en kiu aktoris ankaŭ lia filino Hedwig Reicher, same profesia aktorino, kaj la aktoroj Bruno Decarli, Kurt Stark und Oskar Fuchs. La orkestron dirigentis ĝenerala muzikdirektoro Ernst von Schuch. Reicher estis la reĝisoro kaj ludis Toas, la filino Hedwig ludis Ifigenion. Zamenhof tradukis la teatraĵon al Esperanto.

En kontribuo en Berliner Morgenpost Reicher en 1912 priskribis siajn pensojn kaj sentojn dum la surscenigo en 1908:

„Kiam mi en vespero de tiu memoriginda prezentado vidis en la festene lumigita domo pli ol 1 700 homojn, kiuj apartenis al 42 diversaj nacioj, homoj venintaj de tre malproksime, kiam mi vidis tiun multlingvan monstron antaŭ mi kaj kiam min kaptis la timo, ke fine la sinjoroj „Instruituloj“ tamen povus resti pravaj per sia moko pri la konstruita artefarita lingvo, tiam mi maltrankviliĝis kaj timis, ke nun estas detruota unu el miaj noblaj revoj. Sed kiam mi travivis la altan neelparoleblan ĝojon, ke ĉiuj tiuj multlingvaj homoj renkontiĝis en la poeta esprimo de unusola lingvo kaj kun devoteco vane serĉata en iu ajn germana teatro aŭskultis tiun majstraĵon de la germana poezio por poste porti siajn impresojn en sian pli aŭ malpli proksiman hejmregionon - ekzemple ĝis Orienta Azio, tiam min trafluegis la granda kaj sankta sento pri la homareco, la alta sento, ke tamen venos ankoraŭ tempo, en kiu la homar-fratiga idealo estos efektivigata el revo al brila realeco. Kaj tio atingita per rimedoj, inter kiuj nia arto estos unu el la unuaj, kiu volvos ĉirkaŭ la homaro la unuigantan bendon. Estos belega tempo, en kiu la artistoj de la parolo peros de la scenejo lingvo komprenebla por ĉiuj popoloj la plej noblajn verkojn de germana poeta spirito. Kultura ago plej unuaranga! Tio pruviĝis al mi kiel spirita lumigo dum jenaj horoj, kiam en la Dresdena Operdomo estis ludata „Ifigenio“ de Goethe en la lingvo de Esperanto. Kaj tio estis ĝis nun la plej alta kaj plej grava momento de mia vivo.“[3][4]

Reicher restis ligita al Esperanto. Li estis honora membro de Esperanto-Gruparo Berlino kaj elpaŝis kune kun Zamenhof post ties reveno de la UK en Vaŝingtono en 1910 en Berlino dum kunveno de berlinaj esperantistoj. Dum la Internacia Ekspozicio por Vojaĝo kaj Turismo en Berlino en 1911 lia voĉo sonis el fonografo. Li deklamis la monologon de Hamleto´en Esperanto.[5]

Verkoj redakti

  • Mein Lebenslauf. En: H. Landsberg kaj A. Rundt (eld.), Theater-Kalender 1910, p. 149-53.
  • Interview. En: H. Bahr: Studien zur Kritik der Moderne. 1894, p. 314.

Filmoj redakti

  • 1913: Heimat und Fremde
  • 1923: I.N.R.I. – Ein Film der Menschlichkeit

Literaturo redakti

  • E. Lebensaft: Reicher Emanuel. En: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). vol. 9, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1988, ISBN 3-7001-1483-4, p. 32..
  • Jürgen Kasten: Reicher, Emanuel. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). vol. 21, Duncker & Humblot, Berlin 2003, ISBN 3-428-11202-4, S. 311.
  • Friedrich Ellersiek: Emanuel Reicher †. In: Germana Esperantisto. Germana Esperanto-Asocio, Berlino en junio 1924.
  • Fritz Wollenberg: Emanuel Reicher (1849–1924) kaj la prezentado de Goethe-dramo en Esperanto 1908. En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (eld.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3., p. 178–181.

Referencoj redakti

  1. Jürgen Kasten: Reicher,Emanuel. En Neue Deutsche Biographie (NDB), Band 21, Duncker & Humblot, Berlin 2003, p. 311.
  2. Pri la dato de transloĝiĝo ekzistas diversaj indikoj: 1915 (Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950, ÖBL, vol. 9), 1917 (Jürgen Kasten: Neue Deutsche Biographie 2003, vol. 21), antaŭ eksplodo de la Unua Mondmilito (Nekrologo en Germana Esperantisto 8–9/1924).
  3. Große Momente des Lebens und Handelns. In: Berliner Morgenpost 24. Dezember 1912.
  4. Fritz Wollenberg: Emanuel Reicher (1849–1924) kaj la prezentado de Goethe-dramo en Esperanto 1908. En: Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 - 2003. Esperanto-Ligo Berlino (Hrsg.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p, 178–181.
  5. Friedrich Ellersiek: Emanuel Reicher †. In: Germana Esperantisto. Germana Esperanto-Asocio, Berlino en junio 1924.