Emergency estas itala ne-registara organizaĵo, fondita en 1994 en Milano de Gino Strada. Temas pri internacia asocio kiu dediĉas sin al la rehabilitado de viktimoj de militoj kaj de kontraŭpersonaj minoj. Emergency havigas kuracan helpon en zonoj de militoj (Irako, Afganio, Sudano, Sieraleono, Kamboĝo, Ruando)

Emergency
emblemo
ne-registara organizaĵo
Komenco 1994 vd
Sidejo Milano
Fondinto(j) Gino Strada vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Stato, kie Emergency laboris.

Fono kaj priskribo redakti

Dum la nuntempaj konfliktoj, pli ol naŭdek procentoj el la viktimoj estas civiluloj. Miloj da virinoj, da infanoj, da senarmaj homoj estas ĉiun jaron mortigataj tra la mondo. Multaj pli estas la vunditoj kaj la kripligitoj. EMERGENCY naskiĝas en 1994 en Milano por helpi tiujn viktimojn. Kuracista kaj teknika personaro kun longdaŭra laborsperto en situacioj de urĝa bezono kuniĝis por garantii kuracistan, kirurgian kaj rekapabligan asistadon en la militareoj. En la hospitaloj kiujn ĝi konstruas kaj funkciigas, EMERGENCY sin devontigas ankaŭ en la formado de surloka personaro, kiu tiel povos poste daŭrigi la mastrumadon de la Centro kiam EMERGENCY forlasos la landon. Ekde la komenco, la humanecaj agadoj de EMERGENCY koncentriĝis precipe je la traktado kaj rekapabligo de la viktimoj de la kontraŭhomaj minoj, senhomecaj iloj kies unu el la plej grandaj produktintoj estis Italio. EMERGENCY sin devontigis dum jaroj por ke nia lando malpermesu tiajn armilojn. La 22an de oktobro1997, la itala registaro aprobis la leĝon n.ro 374, kiu malpermesas la produktadon kaj komercadon de la kontraŭhomaj minoj. Sed la 110 milionoj da eksplodaĵoj dissemitaj en 67 landoj daŭre vundos, kripligos, mortigos.

Verkaĵoj redakti