Emil LUDWIG [emil ludviĥ], origine: Emil COHN (25-a de januaro 1881 — 17-a de septembro 1948) estis germana verkisto. Ekde 1932 li estis svisa civitano.

Emil Ludwig
Persona informo
Naskonomo Emil Cohn
Naskiĝo 25-an de januaro 1881 (1881-01-25)
en Vroclavo
Morto 17-an de septembro 1948 (1948-09-17) (67-jaraĝa)
en Ascona
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioSvislando vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • biografo • publikigistoverkisto vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo • literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Vroclavo, studis juron kaj historion kaj ekde 1906 li dediĉis sin plene al la verkado. En la jaro 1933 li – judo kaj konvinkita demokrato - distanciĝis de la nazia Germanio kaj fariĝis svisa civitano. Li mortis en Moscia apud Ascona en Svislando.

Lia verkaro konsistas antaŭ ĉio el psikologie profundaj biografioj, kiuj miksas realon kaj fikcion. Krome li verkis dramojn kaj romanojn.

Listo de verkoj redakti

  • Napoleon (dramo, 1906; biografio, 1925)
  • Goethe (biografio, 1920)
  • Meeresstille und glückliche Fahrt (romano, 1921)
  • Genie und Charakter (biografioj, 1925)
  • Bismarck (biografio, 1926)
  • Cleopatra (biografio, 1931)
  • Geschenke des Lebens (memoroj, 1931)
  • Roosevelt (biografio, 1938)
  • Stalin (biografio, 1945)