Emil Zöldy [zoldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zöldy Emil estis hungara arkitekto laŭ socialisma realismo.

Emil Zöldy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1913 (1913-03-16)
en Polgár
Morto 17-an de novembro 1982 (1982-11-17) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Fakultato fare de Emil Zöldy

Emil Zöldy[1] naskiĝis la 16-an de marto 1913 en Polgár (urbo), li mortis la 17-an de novembro 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Zöldy studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo (1933-1939) kaj Akademio de Belartoj de Vieno (1941-1943). Li estis arkitekto ĉe rekonstrua komisiono (1945-1948), poste li havis postenon en la koncerna ministerio, fine li laboris en pluraj ŝtataj arkitekturaj entreprenoj. Li estis ĉefarkitekto de "socialista urbo" Komló, sed tiam li estis memservanto en rekonstruado de Pjongjango (1954). Li ricevis 3 premiojn inter 1943-1953.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • loĝdomoj en Győr (1947-1949)
  • partiejo, kinejo, banejo kaj aliaj domoj en Komló (1952-1953)
  • loĝdomoj, kuracejo, lernejo, infanĝardeno en Budapeŝto (1950-1960)
  • operejo kaj muzikakademio en Pjongjango (1955)
  • fakultato en Gödöllő (1962-1969)
  • sporthalo en Pécs (1968-1975)

Fontoj redakti

Referencoj redakti