Regiono Riado

(Alidirektita el Emirlando Riado)

La regiono Riado aŭ kun difinita gramatika artikolo ar-Rijad (arabe الرياض) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.

Regiono Riado
Administra regiono
province of Saudi Arabia [+]

LandoSauda Arabio

Supermara alteco751 m [+]
Koordinatoj23° N, 46° O (mapo)2345.5Koordinatoj: 23° N, 46° O (mapo)
ĈefurboRiado
- koordinatoj23° N, 46° O (mapo)2345.5Koordinatoj: 23° N, 46° O (mapo) [+]

Areo412 000 km² (41 200 000 ha)
Loĝantaro6 777 146 [+] (2010)

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2SA-01

Regiono Riado (Tero)
Regiono Riado (Tero)

Regiono Riado (Sauda Arabio)
Regiono Riado (Sauda Arabio)
DEC
Regiono Riado
Regiono Riado

Map
Regiono Riado

Vikimedia Komunejo:  Riyadh Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La plej granda urbo de la regiono estas la ĉefurbo Riado, kiu ankaŭ estas la nacia ĉefurbo; alia grava urbo estas Ĥarĝ. La regiona areo ampleksas 404 240 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 5 455 363 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 13,5 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 20 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Riadon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).