Emiro

islama nobela titolo

Emiro (arabe أمير, amīr; en la persa, paŝtua kaj urdua : مير, mir) estas titolo de la reganto en islamaj landoj (arabe - 'estro, reganto, ordonanto'). Dum antaŭ-islama epoko (ĝis la 7-a jarcento) tiel nomiĝis militestroj, kaj poste - la provincestroj de Araba Kaliflando. Post la disfalo de la Kaliflando, la nomon de "emiro" portis lokaj sendependaj regantoj, kiuj efektivigadis ankaŭ spiritan povon.

Nuntempe, oni nomas emiroj reĝidojn de Sauda Arabio, ankaŭ la regantojn de Barejno, Kuvajto, Kataro kaj sep aliaj princlandoj, kiuj formas Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn.

Emirlandoemirujo estas lando regata de emiro.

Vidu ankaŭ redakti

Imamo Bejo veziro Sultano Paŝao ŝaho Ŝejĥo Sajido