Emma SÁNDOR [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándor Emma estis hungara komponisto, tradukisto, edzino de Zoltán Kodály. Ŝia origina nomo estis (hungarsisteme) Schlesinger Emma, ŝia edziniĝa nomo estis (hungarsisteme) Kodály Zoltánné. Ŝia bofratino estis Irén Bánó.

Emma Sándor
Persona informo
Naskonomo Schlesinger Emma
Naskiĝo 17-an de marto 1863 (1863-03-17)
en Baja
Morto 22-an de novembro 1958 (1958-11-22) (95-jaraĝa)
en Kútvölgy, Budapeŝto
Mortokialo mama kancero
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Pál Sándor (politikisto)
Edz(in)o Zoltán Kodály
Okupo
Okupo komponisto • etnomuzikologo • Literatura tradukisto
vdr

Emma Schlesinger [1] naskiĝis la 17-an de marto 1863 en Baja, ŝi mortis la 22-an de novembro 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emma Sándor devenis el juda familio. Ŝi lernis ankaŭ lingvojn, pianludon kaj kantadon. Ŝi edziniĝis, dum ekde 1903 ŝi lernis komponadon de Béla Bartók, ekde 1905 de Zoltán Kodály. Tiutempe ŝiaj komponaĵoj estis premiitaj en Londono kaj Parizo. Ŝi eksedziniĝis, poste ŝi denove edziniĝis al Kodály (ŝi estis pli aĝa 19 jarojn, ol Kodály, tamen tiu kontakto daŭris ĝismorte). Ŝi ankaŭ memstare kolektis popolkantojn, sed ĉefe li helpis muzikan vivon de Kodály. Dum la nazia erao Kodály ne permesis forporti Emma-n.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • diversaj komponaĵoj por piano
  • tradukaĵoj de tekstoj de diversaj komponaĵoj al germana
  • taglibro (valora por esploristoj pri Kodály)

Fontoj redakti