Emma Saxlehner
Emma SAXLEHNER, hungare Saxlehner Emma estis hungara operokantistino (aldo) kaj instruisto.
Emma Saxlehner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1849 en Peŝto |
Morto | 25-an de januaro 1938 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ede Kvassay |
Okupo | |
Okupo | pedagogo • operkantisto |
Emma Saxlehner naskiĝis la 28-an de septembro 1849 en Peŝto - mortis la 25-an de januaro 1938 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Emma Saxlehner komence lernis por esti instruisto, poste ŝi lernis kantadon. Ŝi komencis sian karieron en 1867 en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi kantadis ĝis 1888, poste ŝi instruis muzikon.
Ŝia repertuaro (selekto) redakti
- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk) – Gertrudis
- Giuseppe Verdi: Un balo in Maschera (Maskobalo) - Ulrika; Il Trovatore (La trubaduroj) - Azucena
- Richard Wagner Lohengrin - Ortrud; Der Fliegende Holländer - Mary; Die Meistersinger von Nürnberg - Magdalena