Emme estas rivero en la kantonoj Berno kaj Soloturno en Svislando. La rivero havas longecon de 81,9 km kaj akvokolektobasenon de 983 km². La reginono de la Emme-Valo akiris mondan famecon dank al la literatura verko de la svisa poeto kaj verkisto Jeremias Gotthelf.

Emme
La rivero Emme en Schüpbach
rivero
Bazaj informoj
Longeco 81,9 km
Akvokolekta areo 983 km²
Averaĝa trafluo 20 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 1 800 m
Enfluejo Aro
- Alteco 429 m
Geografio
Alfluantoj Ilfis, Urtenen kaj Limpach
Rivero en Eŭropo
vdr

Geografio redakti

La fonto de Emme troviĝas inter la montoj Hohgant kaj Augstmatthorn en Kantono Berno, rekte ĉe la limo de Kantono Lucerno. Sur ĝia longeco de iom pli ol 80 km la rivero trafluas la tiel nomita Emme-Valon kaj alfluas en la tiel nomita Emme-Pinto (germane Emmenspitz) oriente de Soloturno sur la limo de Zuchwil kaj Luterbach al la Aro.

Alfluantoj redakti

La plej gravaj alfluantoj estas Ilfis, Urtenen kaj Limpach.

Komunumoj kaj urboj ĉe la bordo de Emme redakti

De la fonto ĝis la alfluo la sekvantaj komunumoj kaj urboj situas ĉe la bordo de Emme (de la fonto ĝis la alfluo al Aro): Schangnau, Eggiwil, Signau, Langnau en Emme-Valo, Lauperswil, Rüderswil, Lützelflüh, Hasle ĉe Burgdorf, Rüegsau, Heimiswil, Burgdorf, Lyssach, Kirchberg, Rüdtligen-Alchenflüh, Utzenstorf, Bätterkinden, Wiler bei Utzenstorf, Gerlafingen, Biberist, Derendingen, Zuchwil kaj Luterbach.

Inundoj kaj protektokonstruaĵoj redakti

La rivero Emme estas konata pro la inundondoj en Emme-Valo okaze de subitaj fulmotondroj. En sia rakonto la "Akvomizero en Emme-Valo" la fama svisa verkisto Jeremias Gotthelf imprese priskribas la plej grandan konatan inundon de la 13-a de aŭgusto 1837. Tiu kaj aliaj inundoj kaŭzis, ke en la 19-a jarcento la rivero estis grandparte kanaligita kaj protektita per digoj ambaŭflanke de la rivero.

Specialaĵoj redakti

Laŭ la Emme-Valo estas nomata la fama svisa Emme-valo-fromaĝo (germane Emmentaler Käse), kiu estas ŝatata ingredienco por fonduo.

Eksteraj ligiloj redakti