Emmer (rivero)
Emmer estas rivero en la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio. Ĝi estas 60 km longa kaj enfluas ĉ. 8 km sude de Hameln en la riveron Weser. Ĝi trafluas i.a. la urbojn Bad Pyrmont kaj Lügde.
Emmer (rivero) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 61,8 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Germanio |
Regionoj | Malsupra Saksio |
En 1983, oni baris la riveron, konstruante (por turismaj celoj kaj kiel protekton kontraŭ inundoj) la Baraĵlagon de Schieder (Schiedersee), kiu estas 3,1 km longa kaj ĝis 350 m larĝa.