Emuoleo estas oleo produktita el la graso de emuo, Dromaius novaehollandiae, nome nefluga birdo indiĝena el Aŭstralio.[1][2] Emuoleo estis uzita historie ĉe la tradicia medicino de aŭstraliaj aborigenoj kontraŭ febroj, tuso, doloretoj, artrozo, kaj vundoj.[3][4]

Nepoluita emuoleo povas ege varii laŭ koloro kaj viskozeco, sed, se la emuo havis naturan dieton, estas ĝenerale flavan likvidon.[5] Ĝi estas komponata de proksimume 70% nesaturitaj grasacidoj. La plej grava kompono estas oleata acido, nome ununesaturita Omego-9. Emuoleo enhavas ankaŭ ĉirkaŭ 20% el linolea acido (nome Omego-6) kaj 1-2% el linolena acido (nome Omego-3).

Du malgrandskalaj prianimalaj studoj sugestis, ke la emuoleo, aplikita surloke, povas havi kontraŭŝvelan efikon aŭ por vundokuracado laŭ diversaj testadoj ĉe roduloj.[6][7][8] Emuoleo estas komercita kiel dieta suplemento kun ampleksa vario de celitaj kuracefikoj.[9] Tamen oni konas malmulte pri ties riskoj kaj profitoj.[10]

Komercaj emuoleaj suplementoj ne estas standardigitaj kaj ege varias laŭ efiko.[8] La Manĝaĵa kaj Droga Administracio studis emuoleon en artikolo de 2009 ĉe "How to Spot Health Fraud," kaj indikis ke multaj produktoj el "pura emuoleo" estas neaprobitaj drogoj.[9]

Referencoj redakti

  1. American Emu Association FAQ
  2. Devantier, Alecia T. (2006) Extraordinary Jobs in Agriculture and Nature. Infobase Publishing. ISBN 978-0-8160-5854-9.
  3. Jenni Harrold and Joanne Whitby. (1996) Aboriginal studies: Developing an awareness of Aboriginal people and their culture. R.I.C. Publications, p. 16. ISBN 978-1-86311-433-2.
  4. Craig Weatherby and Leonid Gordin. (1999) The arthritis bible: a comprehensive guide to alternative therapies and conventional treatments for arthritic diseases. Inner Traditions / Bear & Co, p. 149–149. ISBN 978-0-89281-825-9.
  5. American Emu Association - Definition of emu oil grades
  6. Yoganathan S, Nicolosi R, Wilson T, et al. (Junio 2003). “Antagonism of croton oil inflammation by topical emu oil in CD-1 mice”, Lipids 38 (6), p. 603–7. doi:10.1007/s11745-003-1104-y. 
  7. Politis MJ, Dmytrowich A (December 1998). “Promotion of second intention wound healing by emu oil lotion: comparative results with furasin, polysporin, and cortisone”, Plast. Reconstr. Surg. 102 (7), p. 2404–7. doi:10.1097/00006534-199812000-00020. 
  8. 8,0 8,1 Whitehouse MW, Turner AG, Davis CK, Roberts MS (1998). “Emu oil(s): A source of non-toxic transdermal anti-inflammatory agents in aboriginal medicine”, Inflammopharmacology 6 (1), p. 1–8. doi:10.1007/s10787-998-0001-9. 
  9. 9,0 9,1 Kurtzweil, Paula. How to Spot Health Fraud. U.S. Food and Drug Administration (2009-04-30). Alirita 29a de Junio 2009.
  10. Ratini, Melinda. Emu Oil. Vitamins & Supplements. WebMD (31a Decembro 2012). Alirita 10a Julio 2013.