Enciklopediistoj (plurale), estas grupo de homoj, kiuj verkis artikolojn en la Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers ("Enciklopedio aŭ rezonita vortaro de sciencoj, artoj kaj metioj"). Se la plimulto el ili estis francaj kiel Diderot, Voltaire, d'Alembert, Montesquieu k.a., aliaj estis fremdaj kiel Friedrich Melchior Grimm, Claude Adrien Helvétius, Jean-Jacques Rousseau, Paul Henri Thiry d'Holbach k.a.

La Eklezio kaj la kortego staris kontraŭ ilia nova kaj ribela spirito, sed ili fariĝis la ĉefaj intelektaj gvidantoj de la Franca revolucio.

Laŭ pli ĝenerala signifo, la termino estas uzata por aŭtoroj kaj kontribuantoj de ajna enciklopedio.

Listo de aŭtoroj laŭ nombro de artikoloj redakti