HEGYI Endre [hedji] estis rumanuja hungara poeto, lingvisto, tradukisto naskiĝinta la 9-an de aprilo 1916 en Nagymajtény kaj mortinta la 14-an de julio 1995 en Budapeŝto.

Endre Hegyi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1916 (1916-04-09)
en Moftinu Mare
Morto 14-an de julio 1995 (1995-07-14) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Profesio
Okupo poeto vd
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon Endre Hegyi finis en Carei kaj li havigis al si diplomon pri la hungara kaj rumana lingvoj kaj literaturoj en Universitato de Koloĵvaro (1942). Li instruis komence en Koloĵvaro, de 1947 en Hungarujo. En 1953 li estis katedrestro en la Eötvös Loránd Tudományegyetem. Li apartenis al verkistoj de Termés. Li estis teknikredaktoro de Pásztortűz (1942), ĉefredaktoro de Erdélyi Iskola (1944), redaktoro de kulturrubriko de ĵurnalo Világosság (1946–47). Li tradukis de rumanaj poetoj Alexandru Toma, George Coşbuc, Tudor Arghezi, Alexandru Macedonski, Ion Pillat.

Verkoj redakti

  • Napóra, poemoj, Kvár, 1938;
  • Címer, poemoj, Kvár, 1942;
  • Szász Gerő élete és irodalmi munkássága, Kvár, 1942;
  • Fenyőtoboz, elektitaj poemoj, Bp.-Szeged-Sopron, 1986.
  • A magyar nyelv idegen nyelvként való tanításának főbb elvi és módszertani problémái. Bp. 1970).

Tradukvolumo redakti

  • Omar Ĥajam: Rubáiyat, trad., postparolo, notoj, 1958.

Fontoj redakti