Endre Kaposi [kapoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaposi Endre estis hungara altlerneja instruisto, pentristo.

Endre Kaposi

Endre Kaposi
Persona informo
Naskonomo Kaposi Endre
Naskiĝo 7-an de januaro 1939 (1939-01-07)
en Zalaegerszeg
Morto 13-an de novembro 2017 (2017-11-13) (78-jaraĝa)
en Esztergom
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Endre Kaposi [1] naskiĝis la 7-an de januaro 1939 en Zalaegerszeg, li mortis la 13-an de novembro 2017 en Esztergom.

Biografio redakti

Endre Kaposi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste metilernejon por esti montrofenestristo en Budapeŝto (intertempe ekde 1959 li vivis en Esztergom). Samtempe li lernis en arta liberlernejo, lia plej signifa instruisto estis Margit Gráber. Li akiris diplomojn en pedagogia altlernejo en Pécs en 1968 kaj en 1971 en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Komence li instruis en bazlernejo, ekde 1970 en pedagogia instituto de Esztergom, kie li estis lernejestro inter 1986-1991, poste katedrestro. En 1995 li iĝis invalida emerito. En Esztergom li partoprenis en la urba arta vivo. Li studvojaĝis en Rumanio kaj Ĉeĥoslovakio. Li kreis diversajn artaĵojn, kiuj estas konsistaĵoj el diversaj objektoj, ili estas kategorie pentraĵoj.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Esztergom (1960, 1966, 1969, 1977, 1995, 2010, 2014)
  • Nagykőrös (1974)
  • Budapeŝto (1980, 1981, 1994, 1999, 2001)
  • Prago (1997)
  • Tatabánya (2005, 2009)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Esztergom (1968-2000)

Elektitaj libroj redakti

  • Fotográfusok Esztergomban (1987)
  • Boldog pillanatok 1999

Fontoj redakti