Endre Kutassy [kutaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kutassy Endre estis hungara geologo, profesoro, paleozoologo.

Endre Kutassy [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1898 en Hajdúböszörmény. Li mortis la 24-an de majo 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Endre Kutassy akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1922. Inter 1924 kaj 1928 li instruis en la universitato, poste ankaŭ en la geologia instituto. En 1929 li estis nomumita privata profesoro, en 1937 titulara publika eksterordinara profesoro. Li esploris en montaroj Vértes kaj Bakony, kie li okupiĝis pri restaĵoj el triaso.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ősmaradványok gyűjtése és konzerválása (1927)
  • A Junk-féle Fossilium Catalogus-ban három kötetet írt a mezozoos gerinctelenekről (1932–1934)
  • Triászkori faunák a Bihar hegységből (1937)

Fontoj redakti