Endre Palócz [palOc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palócz Endre estis hungara skermisto (rapiristo, spadisto, sabristo), olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.

Endre Palócz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1911 (1911-03-23)
en Budapeŝto
Morto 11-an de januaro 1988 (1988-01-11) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • sporta trejnisto
vdr

Endre Palócz[1][2] naskiĝis la 23-an de marto 1911 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de januaro 1988 (laŭ alia informo en februaro) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Endre Palócz maturiĝis en cisterciana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1930, poste li akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934, post 2 jaroj ankaŭ juran diplomon. Li havis postenon en fabriko, baldaŭ en la Hungara Nacia Banko. Li ricevis 2 premiojn en 1940 kaj 1954.

Sporta kariero redakti

Li skermis en pluraj sportkluboj inter 1929–1957, inter 1937-1955 li estis membro de la hungara nacia skerma teamo. En tiu periodo li estis hungara ĉampiono 11-foje (ĉiam teame). Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1948 kaj Somera Olimpiko 1952 kun bronza medalo, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje teame (1951, 1955). Depost 1957 li estis internacia arbitraciisto, ankaŭ trejnisto en Kubo kaj Budapeŝto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti