La enduro estas kategorio de motorcikla sporto, kiu praktikiĝas je kampo malferma kaj ankaŭ kovrita, estas kuro de tipo ralio, en kiu oni realigas itinerojn difinitaj de la organizo (aŭ etapoj) en tempoj markitaj. Inter la etapoj oni povas trovi mallongajn provojn tempomezuratajn kiuj postulas kapablecon, lertecon kaj rapidon sur la motorciklo. La termino "enduro" venas de la angla endurance ("rezisto"). La gajnanto de enduro estos la piloto kiu kongruas kun la tempoj de etapoj establitaj de la organizo kaj kiu realigas la pli bonajn provojn tempomezuratajn en la plej malgranda ebla tempo. La rapido averaĝa povas oscili inter la 45 kaj 55 km/hr.

Enduro
speco de sporto • time trial
off-roading
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Enduro

Nuntempe ekzistas diversaj kategorioj konsentite al la cilindreco de la motorciklo:

  • Enduro 1: motorcikloj 2 tempoj ĝis 125 cc kaj motorcikloj 4 tempoj ĝis 250 cc;
  • Enduro 2: motorcikloj 2 tempoj ĝis 250 cc kaj 4 tempoj ĝis 450 cc;
  • Enduro 3: motorcikloj 2 tempoj de pli de 250 cc kaj 4 tempoj de pli de 450 cc.

La kategorioj laŭsperte kaj kapableco (Spertaj, antaŭspertaj kaj Novuloj) eksmodiĝis.

La enduro estas praktikata de infanoj de 7 jaroj, ĝis plej grandaj adoltoj de 60 jaroj. La daŭro de la konkurado dependas de la kategorio, sed ĝenerale estas provoj de pli de 4 horoj de konkurado.