England expects that every man will do his duty

„England expects that every man will do his duty“ (esperante: "Anglio atendas, ke ĉiu viro plenumos sian devon") estis surmara flaga signalo sendita el flagŝipo HMS Victory de vicadmiralo Horatio Nelson kiel komenco de batalo apud Trafalgar kontraŭ maristaro de napoleona Francio la 21-an de oktobro 1805. La batalo apud Trafalgar estis fatala por la Franca imperio de Napoleono kiel surmara grandpotenco. Unuiĝinta Reĝlando akiris superecon sur la maro kaj malsukcesigis tiel ĉiujn esperojn por la franca elŝipiĝo sur la britaj insuloj.

William Turner: Batalo apud Trafalgar, bildiganta eĉ lastajn tri signojn de la fama signalo sur HMS Victory; kvankam la signalo estas bildigita sur frontmasto, fakte ĝi estis hisita sur postvelo kaj ankoraŭ komenconte la batalon mem ĝi estis anstataŭigita per signalo engage the enemy more closely

Kvankam rilate al preciza versio de la signalo oni gvidis vicon da disputoj, la signifo de la venko apud Trafalgar kaj la morto de vicadmiralo Nelson en la batalo kaŭzis, ke tiu ĉi diraĵo disvastiĝis inter britoj kaj ĝi estadas de tiu ĉi tempo ofte uzata kaj parafrazata ĝis la hodiaŭaj tagoj.

Eksteraj ligiloj redakti