Enköping estas urbo en orienta centra Svedio. Ĝi apartenas al la historia regiono Uppland kaj al la moderna provinco Uppsala län, troviĝante proksimume 40 kilometrojn sudokcidente de Upsalo, kaj estas la centro de samnoma komunumo Enköping. Fine de 2020 en la urbo vivis 25 071 loĝantoj sur areo de 1 188 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km².