Enklavo de Lado

teritorio de Suda Sudano

La enklavo de Lado estis enklavo kiu apartenis al Kongo. Ĝi situis ĉe la supra Nilo sur teritorio kiu hodiaŭ apartenas al Sudano kaj Ugando. La enklavo ekzistis inter 1894 kaj 1910.

Lado estis parto de Ekvatorio ĝis 1894, kiam Britio ludonis la teritorion al reĝo Leopoldo II de Belgio. Tiel Kongo havi aliron al Rejaf, do al la ŝipe uzebla parto de Nilo. Kiel kompenso Belgio donis teritorion en la orienta parto de Kongo al Britio, kiun Britio bezonis por trajnlinio inter Kaburbo al Kairo.

La enklavo havis surfacon de ĉ. 40.000 km² kaj loĝantaron de ĉ. 250.000 personoj. La ĉefurbo estis Lado.

En 1910 la enklavo de Lado fariĝis parto de la anglo-egipta Sudano. La sudan parton oni donis en 1912 al Ugando.