Enmigrado en Hispanio

Eksterlanda populacio en Hispanio[1]
Jaro Eksterlandanoj censitaj % totalo
1981 198.042 0,52%
1986 241.971 0,63%
1991 360.655 0,91%
1996 542.314 1,37%
1998 637.085 1,60%
2000 923.879 2,28%
2001 1.370.657 3,33%
2002 1.977.946 4,73%
2003 2.664.168 6,24%
2004 3.034.326 7,02%
2005 3.730.610 8,46%
2006 4.144.166 9,27%
2007 4.519.554 10,0%
2008 5.220.600 11,3%
2009 5.598.691 12,0%
2010 5.708.940 12,2%

La Enmigrado en Hispanio ĉiam ekzistis, sed ekde la 1990-aj jaroj, estis fenomeno de granda gravo demografia kaj ekonomia. Laŭ la oficiala censo de 2009, 12 % de la populacio de Hispanio estas de eksterlanda nacieco.

Dum la tuta 20-a jarcento, sed ĉefe dum la 1960-aj jaroj Hispanio estis lando de klara elmigrado, unue al Sudameriko kaj dum la dua duono de la jarcento al Okcidenta Eŭropo. Ĉe la demokratia transiro (1970-aj jaroj) la loĝantaro ekrestis kaj la populacio reprenis ekvilibron ĝis la 1990-aj jaroj kiam la fenomeno invertiĝis kaj la lando ekkomecis akcepti grandajn kvantojn de enmigrintoj de tre diversa deveno.

Aktuale la indico de enmigrado estas nur de 0,99 %, kaj okupas la 15-an rangon ene de la Eŭropa Unio.[2] Hispanio estas krome la naŭ alndo kun plej alta procentaĝo de enmigrintoj ene de tiu, sub landoj kiaj Luksemburgo, Irlando, AŭstrioGermanio.[3]

Hispanio estas krome la deka lando de la mondo kiu plejaj enmigrantoj posedas en absoluta kvanto, malantaŭ Usono, Rusio, Germanio, Ukrainio, Francio, KanadoBritio.[4] Post kvin jaroj, la eksterlanda populacio kvarobliĝis, ĉar venis al la lando preskaŭ tri milionoj de novaj loĝantoj.

Referencoj redakti

  1. Fonto: ĉe 1981, 1986 kaj 1991, la informo estas nur pri eksterlandanoj kun loĝpermeso je 31-a de decembro kaj devenas el Ministerio de Trabajo y Asuntos Sociales, citita en [1][rompita ligilo] (por 1986, la populacio de 1-a de julio [2] Arkivigite je 2007-11-02 per la retarkivo Wayback Machine). Ĉe 1996 kaj poste ĉio devenas el Instituto Nacional de Estadística de España [3] Arkivigite je 2007-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Index Mundi: Tasa de inmigración neta, komparo de landoj
  3. "International Migration 2006", United Nations, Department of Economic and Social Affairs, Population Division. United Nations Publication, No. E.06.XIII.6, March 2006.
  4. "World Population Policies 2005", United Nations, Department of Economic and Social Affairs, March 2006. ISBN 978-92-1-151420-9.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti