La Ennepe estas rivereto en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kiu fluas tra la nordokcidento de la regiono Sauerland kaj la sudo de la Ruhr-regiono. Ĝi longas 42 kilometrojn kaj dum sia vojo pasas la urbegon Hagen, la urbojn Radevormwald, Ennepetal, Gevelsberg kaj la urbetojn Halver, Breckerfeld. Fine ĝi enfluas la riveron Volme.

Ennepe
rivero
Bazaj informoj
Longeco 42,114 km
Fluo
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Nordrejn-Vestfalio
vdr
Sur tiuj kampoj de la germana komunumo Halver troviĝas la kvar fontoj de la rivereto Ennepe

La distrikto Ennepe-Ruhr portas la rivereton en sia nomo.

Longeco redakti

  • Kompleta longeco 42,1 km
  • De la fontejo ĝis la akvobaraĵo Ennepetalsperre 9,7 km
  • Longeco de la akvobaraĵo Ennepetalsperre 3,8 km
  • De la akvobaraĵo ĝis la limo de la urbo Hagen 9,2 km
  • Ene de la urbo Hagen 6,3 km