Ennio FLAIANO (5a de marto 1910 – 20a de novembro 1972) estis itala scenaristo, dramaturgo, romanisto, ĵurnalisto, kaj teatrokritikisto. Plej bone konata pro sia laboro kun Federico Fellini, Flaiano kunverkis dek scenarojn kun la itala reĝisoro, kiel por La Strada (1954), La Dolce Vita (1960), kaj .

Ennio Flaiano
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1910 (1910-03-05)
en Peskaro
Morto 20-an de novembro 1972 (1972-11-20) (62-jaraĝa)
en Romo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Etno Italoj vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Familio
Parencoj Gian-Carlo Rota vd
Profesio
Okupo scenaristoverkistoĵurnalisto • literaturisto • romanisto • dramaturgo • sciencfikcia verkisto • dramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Flaiano verkis por Cineillustrato, Oggi, Il Mondo, Il Corriere della Sera kaj aliaj elstaraj italaj ĵurnaloj kaj gazetoj.

En 1947, li ricevis la Premion Strega pro sia romano, "Tempo di uccidere" (varie tradukita). Montranta historion okazinta en Etiopio dum la Itala Invado (1935–36), la romano rakontas la historion de itala oficiro kiu rabas kaj poste murdas etiopan virinon kaj estas forte turmentita de la memoro de sia ago. Tiu estas unu el malmultaj italaj literaturaj verkoj kiuj temas pri misfaroj de Itala koloniismo en Orienta Afriko.

Verkoj redakti

  • La guerra spiegata ai poveri (1946)
  • Tempo di uccidere (1947)
  • Diario notturno (1956)
  • La donna nell'armadio (1958)
  • Una e una notte (1959)
  • Il gioco e il massacro (1970)
  • Un marziano a Roma (1971)
  • Le ombre bianche (1972)
  • La solitudine del satiro (postmorta, 1973)
  • Autobiografia del blu di Prussia (postmorta, 1974)
  • Diario degli errori (1977)