'Enûma Eliš (“Kiam en alto” el la nomo de la unuaj uverturaj du vortoj de la poemo) estas mezopotamia poemo pritraktanta la miton de la kreo kaj la entreprenojn de la dio Marduk. La poemo estis recitita dum akītu, novjara festo en Babilono. La verko eble datiĝas, en la babilona formo, je la 13-a aŭ 12-a jarcentoj a.K. epoke de la unua dinastio de Babilono.

Enuma Eliŝ
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo akada lingvo
Eldonado
Ĝenro poeziomito pri kreado
vdr

La poemo troviĝas diversversie; kelkaj versioj, dateblaj je la 7-a jarcento estis elfositaj en Assur kaj en Ninivo, urboj de Asirio. La originojn de la verko fakuloj atribuas eble al la sumeroj; en la origina versio la dio kreanta (plibone, aranĝanta) plejprobable estis la sumera mitologia AnEnlil.

La poemoj trovitaj estas skribitaj, kiel la Eposo pri Gilgameŝ, kojnoforme.

Marduk kaj la drago drago Mušḫuššu

Intrigo de la poemo redakti

Apsû kaj Tiāmat, diaj personigoj de la akvo sensala kaj de la akvo sala, sin miksis originante novajn diojn, kiuj siavice generis aliajn diojn. Tiuj lastaj ĝenis la dormon de Apsû kiu decidis ilin mortigi, spite de la kontraŭa sugesto de Tiāmat; sed ĝi estis mortigita far unu el ili, nome Ea/Enki. Tiāmat, kolera pro la sorto de sia edzo, ekmilitis kontraŭ la aliaj dioj alianciĝante kun la monstro Kingu kaj kun aliaj diaĵoj; nur Marduk, filo de Ea/Enki, aŭdacis ŝin altronti, kompense petante ĉe al alaj dioj ke mem estu la reĝo de ĉiuj dioj; kaj li ŝin mortigis per sago. Poste li hakis ŝian korpon, unu ŝia parto originis la ĉielon, la alia la teron. Per la sango de Kingu li aranĝis la homojn por ke ili servu al la dioj.

Poemo redakti

Jen la poemo. La dua kolumno estas la traduko de la poemo Esperanten.

e-nu-ma e-liš la na-bu-ú šá-ma-mu[1] Kiam el la alto la Ĉielo jam ne havis nomon
šap-liš am-ma-tum šu-ma la zak-rat Kaj la tero, sube, jam ne estis nomata per ĝia nomo,
ZU.AB-ma reš-tu-ú za-ru-šu-un Nenio ekzistis krom Apsû, la antikvulo, ilia kreinto,
mu-um-mu ti-amat mu-al-li-da-at gim-ri-šú-un     Kaj Mummu kaj Tiāmat, la patrino de ili ĉiuj,
A.MEŠ-šú-nu iš-te-niš i-ḫi-qu-ú-ma Iliaj akvoj miksiĝis kune,
gi-pa-ra la ki-is-su-ru su-sa-a la she-'u-ú Kaj nek herbejoj jam formiĝis, nek kanejoj jam ekzistis;
e-nu-ma dingir dingir la šu-pu-u ma-na-ma Kiam neniu el la dioj ne jam sin manifestis.
šu-ma la zuk-ku-ru ši-ma-tú la ši-na-ma Neniu havis nomon kaj iliaj destinoj estis necertaj
ib-ba-nu-ú-ma dingir dingir qê-reb-šú-un Tiam, meze de ili, kaptis formon la dioj.

Enûma Eliš kaj Biblio redakti

Ĉu la aŭtoroj de la Biblio inspiriĝis al la poemo Enûma Eliš? Iuj fakuloj tion pensis komparante la kaoso priskribita de la sumera poemo kun la 1,1-3 de la biblia Genezo. Tiu ĉi diras: “En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 3 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo”. La similo evidentas kaj, plue, la biblia teksto estis refarita plufoje laŭlonge de la jarcentoj. [2]

Bibliografio redakti

  • L. Cagni, La religione della Mesopotamia, in "Storia delle religioni. Le religioni antiche", Laterza, Roma-Bari 1997, ISBN 978-88-420-5205-0
  • H. L. J. Vanstiphout, Enūma eliš: Tablet V Lines 15-22, Journal of Cuneiform Studies (1981).
  • B. Landsberger, J. V. Kinnier Wilson, The Fifth Tablet of Enuma Eliš, Journal of Near Eastern Studies (1961).
  • Bottéro Kramer, Lorsque les Dieŭ faisaient l'Homme, Parizo, 1989, p. 602-679

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Incipit de la poemo.
  2. Aŭtoro, inter multaj: “Richard Elliott Friedman, The Bible with Sources Revealed, HarperOne, 2003. ISBN 0-06-053069-3