İsmail Enver (اسماعيل انور en la antikva turk-osmanida alfabeto) (n. la 22-an de novembro 1881 - m. la 4-an de aŭgusto 1922), nomata Enver PaŝaoEnver Bejo de la eŭropanoj de tiu epoko. Li estis oficiro de la Osmanida Imperio kaj gvidanto de la Revolucio de la Junaj Turkoj. Dum lia regado, kiu inkluzivis la periodon de la Unua Balkana milito kaj la Unua Mondmilito, li estis konata en la Osmanida Imperio kiel Hürriyet Kahramanı, "La Heroo de la Libereco".

Enver Paŝao
Persona informo
اسماعیل انور پاشا
Naskiĝo 22-an de novembro 1881 (1881-11-22)
en Istanbulo
Morto 4-an de aŭgusto 1922 (1922-08-04) (40-jaraĝa)
en Buĥara Popola Soveta Respubliko
Mortis per mortis en batalo vd
Tombo Monument of Liberty, Istanbul vd
Religio islamo vd
Lingvoj turka vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Alma mater Ottoman Military College vd
Partio Komitato Unio kaj Progreso vd
Subskribo Enver Paŝao
Familio
Edz(in)o Emine Naciye Sultan vd
Infanoj Mahpeyker Hanımsultan • Türkan Hanımsultan • Sultanzade Ali Bey vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
İsmail Enver.

Unuaj jaroj redakti

Enver naskiĝis en la sino de riĉa familio de Istanbulo (tiame konata kiel Konstantinopolo) kaj studis en Germanio, kie li disvolvis egan intereson pri la organizado kaj taktikoj de la germana armeo. Je lia reveno li aliĝis al la osmanida armeo, kie rapide ascendis kaj fariĝis paŝao en 1913, je lia 32-jariĝo. Eble influita de la unuiĝoj en Germanio kaj Italio, Enver deklaris sin defendanto de la Tuttjurkismo, konsistanta en la arigado de ĉiuj tjurkaj popoloj, ĉu en nur unu ŝtato sub osmanida regado ĉu en politika federacio.

En aprilo 1912 la Komitato pri Unio kaj Pogreso (KUP), plej konata kiel la Junaj Turkoj, atingis venkon en la elektoj sed la perdo de Libio kaj Dodekaneso post la Itala-turka milito de tiu jaro malfortigis la partion kaj ĝi devis krei koalicion konata kiel Liberala Unio.

Enver Paŝao estas unu el la ĉefaj respondeculoj de la Armena genocido de 1915. Sub liaj ordonoj estiĝis la amasdeportado kaj masakroj kiujn suferis la armenoj, grekoj kaj asirianoj.