Enzersdorf an der Fischa

komunumo en Malsupra Aŭstrio

Enzersdorf an der Fischa estas komunumo en Malsupra Aŭstrio, en distrikto Bruck an der Leitha. Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 163 loĝantoj.

Enzersdorf an der Fischa
Blazono
Blazono
Enzersdorf an der Fischa (Aŭstrio)
Enzersdorf an der Fischa (Aŭstrio)
DMS
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio
Ŝtato  Aŭstrio
Federacia lando Malsupra Aŭstrio
Distrikto Bruck an der Leitha
Urborajtoj
Koordinatoj 48°04′46″N 16°36′24″O  /  48.07944°N, 16.60667°O / 48.07944; 16.60667 (Enzersdorf an der Fischa) (mapo)
Alto super la marnivelo 160 m
Areo 31,42 km²
Loĝantaro 3 163 (stato 2018)
Loĝdenso 94 loĝ./km²
Poŝtkodo 2431
Telefona antaŭkodo 02230
Oficiala kodo 3 07 06
Urbestro Markus Plöchl
Partio de komunumestro ÖVP
Adreso de la administrejo Margarethner Straße 19, 2431 Enzersdorf an der Fischa
Komunuma retejo www.enzersdorf-fischa.gv.at
vdr
Aera vido de la norda parto de Enzersdorf

Enzersdorf konsistas el tri katastraj komunumoj:

  • Enzersdorf an der Fischa (norda parto)
  • Margarethen am Moos (suda parto)
  • Unterwald (neloĝata)

En la romia epoko la areo de Enzersdorf apartenis al provinco Panonio. La nunan nomon oni atribuas al legenda grafo nomata Enci; kredeble la nomo originale estis Heinrich (Henriko) kaj iom post iom iĝis Heinz, Heinzi kaj Enci.

Situo redakti

Enzersdorf situas oriente de Vieno. Trapasas ĝin sud-al-norde la rivereto Fischa kaj la vojo B 60 (Leithastrasse); vojo B 10 (Budapester Strasse) okcident-oriente pasas inter la partoj Enzersdorf kaj Margarethen. Nur ĉ. unu kilometron okcidente de Enzersdorf situas Flughaveno Vieno, kies enirejo tamen foras je ĉ. 10 km.

Kulturo redakti

En Enzersdorf ekzistas blovmuzika orkestro nomata Fischataler Musikverein (Fischatal = "valo de Fischa").

De 1997 ĝis 2005 Enzersdorf estis sidejo de la konata amatora teatra grupo Fischamender Spielleut, kiu tiam transloĝiĝis al Fischamend.

Eksteraj ligiloj redakti