Eolito (el greka "eos", aŭroro, kaj "lithos", ŝtono) estas rokaĵo elhakebla el siliko. Dum iom da tempo oni kredis ke la eolitoj estis homfaritaj artefaktoj, nome la plej fruaj ŝtoniloj, sed aktuale oni kredas ke ili estis produktitaj nature fare de geologiaj procezoj kiel la glaciiĝo.

Eolitoj el Francio, Belgio kaj Anglio.

La unuaj eolitoj estis kolektitaj en Kent de Benjamin Harrison, nome amatora naturalisto kaj arkeologo, en 1885 (kvankam la termino "eolito" ne estis stampita ĝis en 1892, fare de J. Allen Browne). La malkovroj de Harrison estis publikitaj de Sir Joseph Prestwich en 1891, kaj la eolitoj estis ĝenerale akceptitaj kiel simplaj iloj, kiuj datis el Plioceno.

Laŭ Francisko Azorín Eolito estas Antikva ŝtonilo kun prahomaj signoj; unua elmontro de la homa arto.[1] Kaj li indikas la menciitan etimologion el greka eos + litos (aŭroro + ŝtono), kaj li referencas ke temas pri termino elpensita de Verworn.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 67.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio redakti

  • O'Connor, A. ‘Geology, archaeology, and ‘the raging vortex of the “eolith” controversy’, Proceedings of the Geologists' Association, 114 (2003).
  • Terry Harrison, "Eoliths", in H. James Birx (ed), Encyclopedia of Anthropology (Sage, 2006).
  • Roy Frank Ellen, "The Eolith Debate, Evolutionist Anthropology and the Oxford Connection Between 1880 and 1940," History and Anthropology, 22,3 (2011), 277-306.