Eorcenberht (Kent)

Eorcenberht (m. la 14-an de julio 664) sekvis sian patron Eadbald kiel reĝo de Kent en 640.

Eorcenberht
Persona informo
Eorcenberht
Naskiĝo 30-an de novembro 649 (0649-11-30)
Morto 1-an de januaro 664 (0664-01-01) (14-jaraĝa)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Etno Jutoj vd
Familio
Dinastio Oiscingas vd
Patro Eadbald vd
Patrino Emma vd
Gefratoj Eormenred of Kent • Eanswith vd
Edz(in)o Seaxburh vd
Infanoj Ecgberht la 1-aHlothere • Ermenilda of Ely • Eorcengota vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ biografio de Sankta Mildred, lia pli aĝa frato Eormenred ankoraŭ vivis kiam Eadbald mortis, sed ne heredis la regnon: sed eblas ke la du fratoj kune regis ĝin dum iom da tempo.

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede Eorcenberht estis la unua anglosaksa reĝo kiu komandis la detruon de paganaj statuoj kaj la observadon de Karesmo. Post kiam Honorio, ĉefepiskopo de Canterbury, mortis en 653, en 655 Eorcenberht nomumis la unuan anglosaksan ĉefepiskopon, Deusdedit.

Ĉirkaŭ 640 Eorcenberht edziĝis al Seaxburh, filino de Anna, reĝo de East Anglia. Ili havis kvar gefilojn:

  • Ecgberht la 1-a, kiu sekvis sian patron kiel reĝo de Kent
  • Hlothere, kiu sekvis sian fraton Ecberht kiel reĝo de Kent
  • Eorcengota, kiu iĝis monaĥino en Faremoutiers, Seine-et-Marne (kie du el ŝiaj onklinoj iĝis abatinoj) kaj iĝis sanktulino
  • Ermenilda, kiu edziĝis al Wulfhere, reĝo de Mercia, kaj post ties morto iĝis abatino de Ely. Kiel sia fratino, ŝi estis kanonizata.